La onokleacoj (latine Onocleaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo polipodialoj (Polypodiales). Ĝi enhavas 4 genrojn kaj 9 speciojn[3]. Ĝia tipa genro estas onokleo.
La rizomoj estas longaj ĝis mallongaj rampantaj ĝis elstarantaj, kelkfoje ili formas stolononj (Matteuccia, Onocleopsis). La folioj estas dimorfaj: la fekundaj folioj estas komplete alimaniere konstruitaj kiel la sterilaj. La folitigo havas du faskojn kiuj kuniĝas al kanelforma fasko. La foliplato estas plumaj ĝis pinataj. Na nervuroj finas libere aŭ estas anastomozaj. La sporoj estas renformaj, brunaj ĝis verdaj. La soroj estas enfermitaj de enrulitaj folirandoj. Kelkfoje krome ekzistas veraj induzioj.
La kromosomonombro estas x = 37 ĉe Onoclea kaj 39 aŭ 40 ĉe la aliaj genroj.
La familio precipe troviĝas en la nordaj moderaj regionoj kaj la filikoj kreskas surgrunde.
La familio onokleacoj estas unufiluma. Ĝia najbaraj taksonoj estas la bleknacoj.
1/ Laŭ The Plant List kaj World Flora Online (8 apr. 2020)[3],[2], jen la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
2/ Laŭ SMITH ET AL. 2006 la familio Onokleacoj konsistas el kvar genroj kunentute ok specioj:
La onokleacoj (latine Onocleaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo polipodialoj (Polypodiales). Ĝi enhavas 4 genrojn kaj 9 speciojn. Ĝia tipa genro estas onokleo.