Virginia hamamelido (latina scienca nomo: Hamamelis virginiana), ankaŭ nomata aǔtune floranta hamamelido estas plantospecio en la familio de la Hamamelidacoj (Hamamelidaceae). Ĝi estas planto el la arbustaro kaj subarbaraĵo en miksarbaroj en la orienta Nordameriko.
La virginia hamamelido (Hamamelis virginiana) estas trunkarbusto, en ĝia hejmregiono ĝi ankaŭ kreskas kiel malalta arbo kun malalta trunko[1]. La somerverda, decidua arbusto atingas altokreskon de 3 ĝis 6 m, malofte eĉ ĝis 10 m. La arboŝelo de la junaj branĉoj estas griza aǔ brunece ruĝe harenhava. La ritidermo estas pli poste helbruna, glata kaj iom skvameca.
La folioj estas alterne starantaj kaj havas avelkorilajn foliojn. La pedunkolo longas 6 ĝis 15 (ĝis 20) mm. La simpla foliplato longas 4 ĝis 17 cm kaj larĝas 2,5 ĝis 13 cm. Ĝi estas larĝe elipta ĝis ronda aǔ renverse ovoforma.
La forte odorantaj, helflavaj, koralformaj folioj kun longaj mallarĝaj petaloj aperas en aǔtuno kaj frua vintro inter la jam aǔtunkoloraj folioj kaj post la falo de la folioj. La fruktoj estas 10 ĝis 14 mm grandaj ovformaj, lignecaj kapsulfruktoj, kiuj maturiĝas dum la sekvanta somero. La fruktoj ĵetas la du 5 ĝis 9 mm grandajn semojn malproksimen.[2][1]
La Kromosomonombro estas 2n = 24.[3]
La virgina hamamelido kreskas nature en la orienta parto de Nordameriko de Meksiko ĝis Kanado.La planto preferas nutraĵriĉan, humidan kaj preskaǔ senkalkan grundon.
En Eǔropo la virgina hamamelido vivis nur jam en la 18a jarcento kiel ligna ornamplanto.[4][5] Tiu vintrorezista planto estas plantata de tempo al tempo en la moderaj klimatoj en parkoj kaj ĝardenoj. Ĝi estas unu el la malmultaj specioj, kiuj floras vintre.
Hamamelido estis kuracplanto ĉe pluraj prapopoloj de Nordameriko. Intertempe oni scias, ke la ĉerokoj kaj irokezoj[6] uzas ĝin kiel infuzaĵoj kiel kontraǔdolora rimedo kaj ĉe malvarmumo kaj haǔtaj lezoj. La irokezoj ankaŭ en la ginekologio kaj kiel vomiga rimedo.[6]
Jenaj monografioj por hamamelida akvo, arboŝelo kaj folioj ekzistas de la Eǔropa Medikamenta Agentejo (EMA).[6]
farmacia drogo farado priskribo de la kvalito gravaj enhavosubstancoj uzado Hamamelidis aquaHamamelis virginica estas homeopatiko (mallongige Ham), kiu estas farata el freŝa arboŝelo de branĉoj kaj radikoj. Ĝi estas uzata kontraǔ vundoj kaj kontraǔ sangado, hemoroidoj kaj vejnaj inflamoj.[8][9]
La unua priskribo de Hamamelis virginiana okazis 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, p. 124. Ĉe la elekto de la botanika epiteto virginiana Carl von Linné elektis la nomon laǔ la deveno en la orienta Nordameriko. sinonimoj por Hamamelis virginiana L. estas: Hamamelis androgyna WALTER, Hamamelis corylifolia MOENCH, Hamamelis dioica WALTER, Hamamelis macrophylla Pursh, Hamamelis virginiana fo. parvifolia (NUTT.) FERNALD, Hamamelis virginiana fo. rubescens REHDER, Hamamelis virginiana var. angustifolia NIEUWL., Hamamelis virginiana var. orbiculata NIEUWL., Hamamelis virginiana var. macrophylla (PURSH) NUTT., Hamamelis virginiana var. parvifolia NUTT., Trilopus dentata RAF., Trilopus estivalis RAF., Trilopus nigra RAF., Trilopus nigra var. catesbiana RAF., Trilopus parvifolia (NUTT.) RAF., Trilopus rotundifolia RAF., Trilopus virginica (L.) RAF. [10]
Virginia hamamelido (latina scienca nomo: Hamamelis virginiana), ankaŭ nomata aǔtune floranta hamamelido estas plantospecio en la familio de la Hamamelidacoj (Hamamelidaceae). Ĝi estas planto el la arbustaro kaj subarbaraĵo en miksarbaroj en la orienta Nordameriko.