dcsimg
Image of Ethiopian nightshade
Creatures » » Plants » » Dicotyledons » » Nightshades »

Ethiopian Nightshade

Solanum aethiopicum L.

Solanum aethiopicum ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Kiel legi la taksonomion
Solanum aethiopicum Etiopia solano Solanum aethiopicum2.jpg
Biologia klasado Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Solanum
Subgenro: Leptostemonum
Specio: L. aetiopicum
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Etiopia solano (Solanum aethiopicum) estas plantospecio en la genro Solano (Solanum) en la familio de la Solanacoj (Solanaceae). Ĝiaj kultivaroj estas kultivataj kiel fruktlegomo.

Priskribo

Vegetativaj aspektoj

 src=
floranta planto
 src=
ripa frukto

La Etiopia solano estas unujara, herba planto, kiu kreskas ĝis 70 cm. Ĝi havas sterlformajn triĥomojn. La tigo havas 2 ĝis 5 mm longajn pikilojn.

La plej altaj folioj staras ofte en neegalaj paroj. La folitigeto havas longecon de 2 ĝis 7 cm. La foliplato estas ovoforma ĝis oblong-ovforma kaj longas 10 ĝis 20 cm, kaj larĝas de 6 ĝis 14 cm. La foliplato estas neregule onda, la fino de la folio estas pinta aŭ nepinta.

Floraro kaj floroj

La floroj staras en grapoloj po kelkaj. La flortigeto longas 5 ĝis 12 cm, kaj havas 0,2 ĝis 2 mm longajn pikilojn.

La floroj estas kvinnombraj. Ekzistas ankaŭ kultivataj formoj, kiuj estas ses- aŭ naŭ-nombraj. La kaliko estas sonorilforma, 5 ĝis 7 mm longa kaj 3 ĝis 4 mm larĝa. La petaloj estas blankaj aŭ malforte violkoloraj.

La stamenoj konsistas el 0,5 ĝis 1 mm longaj filamentoj. La ovario havas kvar ĝis ok kamerojn kaj 5,7 ĝis 7,5 mm longan pistilon.

Fruktoj kaj semoj

La fruktoj estas oranĝaj ĝis ruĝaj beroj kun diametro de 1,5 ĝis 3 cm, malofte ili estas ĝis 5 cm. Ili havas interne renformajn semojn kun diametro de 2 ĝis 3,5 mm.

Kromosmnombro

La kromosomnombro estas 2n = 24.

Uzado

La maturaj etiopiaj solanoj povas esti manĝataj krudaj aŭ kuiritaj. Ili ankaŭ estas kuracaĵoj, kaj uzataj kontraŭ kolikoj kaj furzoj. Ankaŭ eblas manĝi la foliojn.

Kultivaroj

  • 'Small Ruffled Red'
  • 'Sweet Red'
  • 'Turkish Orange'
  • 'Rouge de Turquie'kun oranĝkoloraj fruktoj, kiuj jam povas esti manĝataj nematuraj, La fruktoj de ĉi-tiu kultivaro havas fortan guston.

Fontoj

Referencoj

Literaturo

  • Zhang Zhi-yun, Lu An-ming und William G. D'Arcy: Solanum aethiopicum. In: Flora of China, Band 17. p. 322. 1994.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Solanum aethiopicum: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Etiopia solano (Solanum aethiopicum) estas plantospecio en la genro Solano (Solanum) en la familio de la Solanacoj (Solanaceae). Ĝiaj kultivaroj estas kultivataj kiel fruktlegomo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO