La bleknacoj[2], aŭ bleĥnacoj[mankas fonto] (latine Blechnaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo polipodialoj (Polypodiales). Ĝi entenas ĉirkaŭ 220 speciojn[3]. Ĝia tipa genro estas blekno[2].
La rizomoj estas rampantaj, levantaj aŭ starantaj, kelkfoje trunkformaj. Ofte ili formas stolonojn. La pintoj de la rizomoj estas kovrataj de skvamoj. La petiolo havas multnombrajn rondajn konduktajn faskojn, kiuj estas ordigitaj en ringoj. La folioj estas monomorfaj aŭ dimorfaj. Sur la fekundaj foliolaj ripoj formiĝas ripformaj areoloj, en kiuj staras la soroj. La soroj estas en ĉenoj au linioj, ofte paralele kun la mezaj ripoj. Ili havas oblongajn induziojn, kiuj malfermiĝas direkte al la meza ripo. La sporangioj havas trivicajn, mallongajn ĝis longajn tigetojn. la sporoj estas renformaj.
La gametofito estas verda kaj korforma.
La kromosomonombro estas x = 27, 28, 31 ĝis 37, aŭ 40.
1/ Laŭ The Plant List kaj World Flora Online (6 apr. 2020)[3],[4], jen la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
2/ Laŭ SMITH ET AL. 2006 ekzistas jenaj genroj:
La bleknacoj, aŭ bleĥnacoj[mankas fonto] (latine Blechnaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo polipodialoj (Polypodiales). Ĝi entenas ĉirkaŭ 220 speciojn. Ĝia tipa genro estas blekno.
Blechnum penna-marina