Valeriano (latine Valeriana) estas genro el la subfamilio valerianoideoj de plantoj.
La genro konsistas plejparte el plurjaraj herboj, kaj kelkaj arbustetoj kaj tufarbustoj - kun malgrandaj, rozaj aŭ blankaj floroj en cumoj ariĝintaj en apeksajn paniklojn aŭ korimbojn.
Ekzistas ĉirkaŭ 200 specioj de valeriano en la norda hemisfero, Andoj kaj suda Afriko.
Kelkaj specioj de valerianoj estas pororname kultivataj. La odoro de ilia rizomo allogas la katojn; tial ĝia sinonimo estas katherbo.
Valeriano (latine Valeriana) estas genro el la subfamilio valerianoideoj de plantoj.