dcsimg
Image of Caribbean barrel sponge
Creatures » » Animal » Sponges

Demosponges

Demospongiae Sollas 1885

Demosponguloj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

DemospongulojDemospongiae estas klaso de la filumo Porifera. Ĝia skeleto estas formita de silikaj spiketoj kaj spongina proteino-fibroj; kvankam iuj ordoj de demosponguloj perdis siajn spiketojn. La klaso inkludas 90% de ĉiuj spongaj specioj. Plejpartaj maraj spongoj kaj preskaŭ ĉiuj dolĉaj spongoj apartenas al ĉi tiu klaso.[1] La plej abunda tipo de strukturo estas leuconoide.[2][3]

La demosponguloj okupas grandan varion de niĉoj. Ili estas eĉ en la maro en grandaj profundoj. Kelkaj el ili estas tre koloraj, ili prezentas grandan varion de formoj kaj grandecoj, malsamaj vivaj kutimoj, malsamaj tipoj de reproduktado kaj diversaj defendaj mekanismoj.

La farmacia industrio konsideras ilin ebla fonto por la esplorado de novaj aktivaj ingrediencoj por kuraciloj.

Klasifikado

Hooper kaj Van Soest proponis klasifikon en subklasojn kaj ordojn de la demosponguloj.[2] Tamen, molekula evidenteco sugestas ke tia propono povus inkluzivi iun eraron kaj ke ĝi bezonus revizion.[4][5]

  • Subklaso Homoscleromorpha
    • Ordo Homosclerophorida Dendy 1905
  • Subklaso Tetractinomorpha
    • Ordo Astrophorida Sollas 1888
    • Ordo Chondrosida Boury-Esnault & Lopès 1985
    • Ordo Hadromerida Topsent 1894
    • Ordo Lithistida Sollas 1888
    • Ordo Spirophorida Bergquist & Hogg 1969
  • Subklaso Ceractinomorpha
    • Ordo Agelasida Verrill 1907
    • Ordo Dendroceratida Minchin 1900
    • Ordo Dictyoceratida Minchin 1900
    • Ordo Halichondrida Grizo 1867
    • Ordo Halisarcida Bergquist 1996
    • Ordo Haplosclerida Topsent 1928
    • Ordo Poecilosclerida Topsent 1928
    • Ordo Verongida Bergquist 1978
    • Ordo Verticillitida Termier & Termier 1977

Bildaro

Referencoj

  1. World Porifera Database. marinespecies.org. Alirita 21 October 2015.
  2. 2,0 2,1 Hooper, John; van Soest, R.; Willenz, Philippe. (2002) “Class Demospongiae Sollas, 1885”, Systema Porifera. A guide to the classification of sponges, 1‑a eldono (angle), Novjorko: Kluwer Academic/Plenum Publishers, p. 15. ISBN 0-306-47260-0.
  3. Barnes, Robert D.. (1982) Invertebrate Zoology. Philadelphia, PA: Holt-Saunders International, p. 105–106. ISBN 0-03-056747-5.
  4. Borchiellini, C.; Chombard, C.; et ál.. (septembro 2004) Molecular phylogeny of Demospongiae: implications for classification and scenarios of character evolution, Molecular phylogenetics and evolution 32 (angle). San-Diego, Kalifornio: Academic Press, p. 823–837. OCLC 23325059.
  5. (2012) “No longer Demospongiae: Homoscleromorpha formal nomination as a fourth class of Porifera”, Hydrobiologia 687, p. 3–10. doi:10.1007/s10750-011-0842-x(2012).

Literaturo

  • Barnes, R.S.K. i cols. (2001). The Invertebrates: A Synthesis. Oxford: Blackwell Science. (ISBN 0-632-04761-5)

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Demosponguloj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Demosponguloj aŭ Demospongiae estas klaso de la filumo Porifera. Ĝia skeleto estas formita de silikaj spiketoj kaj spongina proteino-fibroj; kvankam iuj ordoj de demosponguloj perdis siajn spiketojn. La klaso inkludas 90% de ĉiuj spongaj specioj. Plejpartaj maraj spongoj kaj preskaŭ ĉiuj dolĉaj spongoj apartenas al ĉi tiu klaso. La plej abunda tipo de strukturo estas leuconoide.

La demosponguloj okupas grandan varion de niĉoj. Ili estas eĉ en la maro en grandaj profundoj. Kelkaj el ili estas tre koloraj, ili prezentas grandan varion de formoj kaj grandecoj, malsamaj vivaj kutimoj, malsamaj tipoj de reproduktado kaj diversaj defendaj mekanismoj.

La farmacia industrio konsideras ilin ebla fonto por la esplorado de novaj aktivaj ingrediencoj por kuraciloj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO