La cepo (latine: Allium cepa) botanike apartenas al la Amarilidacoj.
En la kuirarto uzatas la bulbo kaj folioj de la planto. Cepo fajnigas ĉefe saŭcojn, supojn, salatojn, marinaĵojn kaj viandaĵojn. La larmigan efikon dum la tranĉado de la cepoj oni povas iomete mildigi, se oni laboras apud malfermita fenestro.
Cepa pulvoro estas spico uzata por gustigi en kuirado. Ĝi estas farita de grincitegaj sekiĝaj cepoj, kaj estas vendita kiel ioj tipoj:
Cepa pulvoro povas esti toksa por hundoj.
Jara produkto en tunoj — 2008La flavonoidoj estas naturaj biologiaj substancoj, kiuj posedas anti-inflamajn, anti-alergiajn kaj anti-hemoragiajn proprecojn, sed ilia plej grava tasko estas kiel anti-oksidantoj. Cepo kaj ajlo estas riĉaj substancoj pri fenolataj kombinaĵoj, kaj la cepoj enviciĝas inter la plej gravaj dietofontoj pri flavonoidoj. La ĉefaj flavonoidoj trovataj en la cepo estas[1]:
Fenolataj acidoj estas naturaj antioksidantoj kaj kaŭze de tiuj proprecoj ili estas tre esplorataj. Ili estas tre gravaj pro ilia neŭtraligo de la liberradikaloj generitaj en la organismo, kiuj asociiĝas al diversaj malsanoj tiel kiel kancero kaj kardiovaskulaj malsanoj. La ĉefaj fenolataj kombinaĵoj de la cepo estas[1]:
Krom tio, ajlo kaj cepo kapablas elpreni kaj kumuli la elementon Selenon el la grundo, kaj ĝin utiligas por la biosintezo de la selenocisteino, iu aminoacido necesa por la sintezo de la seleno-proteinoj, inklude de la anti-oksidaj enzimoj glutationa peroksidazo[2], tioredoksina reduktazo[3] kaj jodotironina dejodinazo[4].