Cinchona pubescens, konata ankaŭ kiel ruĝa cinkono kaj kino (en hispana Cascarilla, cinchona; en portugala Quina-do-Amazonas, quineira), estas plantospecio de la genro de Kinkono aŭ Cinkono, indiĝena de Centra kaj Suda Ameriko. Oni konas ĝin kiel medicina planto pro la granda enhavo de kinino en sia arboŝelo kaj pro tio ĝi havas similajn uzojn kiel la Cinchona officinalis en la produktado de kinino, fama ĉefe pro sia uzado por la traktado de malario.[1]
Cinchona pubescens havas la plej ampleksa distribuado el ĉiuj specioj de la genro Cinchona, kaj ties indiĝena teritorio etendas en Kostariko, Panamo, Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, kaj Bolivio.[2] En Ekvadoro ĝi estas distribuata ene de altitudoj de 300-3900 m.
Ĝi iĝis invada specio kie ĝi estis plantita ekster sia indiĝena teritorio, ĉefe ĉe insuloj de tropika klimato.[3]
Cinchona pubescens, konata ankaŭ kiel ruĝa cinkono kaj kino (en hispana Cascarilla, cinchona; en portugala Quina-do-Amazonas, quineira), estas plantospecio de la genro de Kinkono aŭ Cinkono, indiĝena de Centra kaj Suda Ameriko. Oni konas ĝin kiel medicina planto pro la granda enhavo de kinino en sia arboŝelo kaj pro tio ĝi havas similajn uzojn kiel la Cinchona officinalis en la produktado de kinino, fama ĉefe pro sia uzado por la traktado de malario.