La orienta fago (Fagus orientalis) estas decidua arbospecio el la familio de fagacoj. Ĝia natura arealo etendiĝas ekde nordokcidenta Turkujo oriente ĝis Kaŭkazo kaj Elborz-Montaro en Irano. Ĝi estas limigita al montarbaroj, je altitudo de 500 - 2 100 m . Ĝi estas granda arbo, kapabla de atingi altecojn ĝis 45 m kaj trunkodiametrojn de 3 m, kvankam kun tipaj alteco de 25-35 m kaj trunkodiametro ĝis 1,5 m . Tiu palearktisa specio tre parencas al la eŭropa fago (F. sylvatica), miksiĝas kaj hibriĝas kun ĝi en Balkana duoninsulo kaj nordokcidenta Turkujo; tiuj hibridaj arboj nomiĝas Fagus x taurica.
La folioj estas alternantaj, simplaj kaj glatrandaj aŭ iomete krenelaj [1], 7-15 cm longaj kaj 5-9 cm larĝaj, kun 7-13 nervuroj je ambaŭ flankoj de la folio (6-7 nervuroj ĉe Fagus sylvatica). La burĝonoj estas longaj, sveltaj, 15-30 mm longaj kaj 2-3 mm dikaj, sed pli dikaj (ĝis 4-5 mm) kie la burĝonaj enhavas florajn burĝonojn. La floroj estas etaj amentoj kiuj printempe aperas nelonge post la folioj. La semoj estas etaj triangulaj nuksoj, 15-20 mm longaj kaj 7-10 mm larĝaj je la bazo; estas du semoj en ĉiu kupulo. La fruktoj maturiĝas aŭtune 5-6 monatj post polenado; la kupulo diferencas de tiu de eŭropa fago pri havante platigitajn, iomete foliecajn alpendaĵojn je la bazo (maldikaj, molaj pikaĵoj ĉe eŭropa fago).
La orienta fago (Fagus orientalis) estas decidua arbospecio el la familio de fagacoj. Ĝia natura arealo etendiĝas ekde nordokcidenta Turkujo oriente ĝis Kaŭkazo kaj Elborz-Montaro en Irano. Ĝi estas limigita al montarbaroj, je altitudo de 500 - 2 100 m . Ĝi estas granda arbo, kapabla de atingi altecojn ĝis 45 m kaj trunkodiametrojn de 3 m, kvankam kun tipaj alteco de 25-35 m kaj trunkodiametro ĝis 1,5 m . Tiu palearktisa specio tre parencas al la eŭropa fago (F. sylvatica), miksiĝas kaj hibriĝas kun ĝi en Balkana duoninsulo kaj nordokcidenta Turkujo; tiuj hibridaj arboj nomiĝas Fagus x taurica.
La folioj estas alternantaj, simplaj kaj glatrandaj aŭ iomete krenelaj , 7-15 cm longaj kaj 5-9 cm larĝaj, kun 7-13 nervuroj je ambaŭ flankoj de la folio (6-7 nervuroj ĉe Fagus sylvatica). La burĝonoj estas longaj, sveltaj, 15-30 mm longaj kaj 2-3 mm dikaj, sed pli dikaj (ĝis 4-5 mm) kie la burĝonaj enhavas florajn burĝonojn. La floroj estas etaj amentoj kiuj printempe aperas nelonge post la folioj. La semoj estas etaj triangulaj nuksoj, 15-20 mm longaj kaj 7-10 mm larĝaj je la bazo; estas du semoj en ĉiu kupulo. La fruktoj maturiĝas aŭtune 5-6 monatj post polenado; la kupulo diferencas de tiu de eŭropa fago pri havante platigitajn, iomete foliecajn alpendaĵojn je la bazo (maldikaj, molaj pikaĵoj ĉe eŭropa fago).