La Koracioformaj birdoj (Coraciiformes) enhavas proksimume 194 speciojn. Entute estas tre varia ordo kun precipe tropikaj kaj tre kolorbuntaj birdoj, kiuj havas tre diversajn vivmanierojn. Ili havas nur unu komunan distingilon: la piedfingroj ofte estas diversaj ol la normo, ili parte estas sindaktilaj, kun tri antaŭenaj fingroj (kies tria kaj kvara estas kunigitaj ĉebaze), kvankam en multaj alcionoj unu el tiuj malaperis. Tiu ordo enhavas:
Estas ordo ĉefe el la Malnova Mondo, kun reprezentantaro en Ameriko limigita al nur ĉirkaŭ dekduo da specioj de todioj kaj momotoj, kaj nur kelkaj el la pli ol 80 specioj de alcionoj.
La nomo Koracioformaj signifas "Korvecaj" aŭ "Korakecaj", kio estas fakte misnomo. (Korakoj estas kantobirdoj). Laŭlitere, la nomo devenas el la latinaj vortoj "Corax", signike "Korako", kaj "Forma", signife "formo", kio estas komuna finaĵo por taksonoj. [Terres p 104]
Tiu ordo ŝajnas kiel tro miksita grupo, kaj la Koracioformaj povus esti konsiderata kiel inkludanta nur la koraciojn. Ĉiuj aliaj familioj estus konsiderataj stirpoj tre malproksimaj al la Koracioformaj. Alimaniere Koracioformaj formas tro ampleksan kladon.
Analizoj de DNA demonstras, ke la Koracioformaj povas esti dividitaj en baza grupo, kiu ne estas tre malproksima disde la Pegoformaj, kaj disda subordo enhavanta ĉefe la alcionojn (Johansson & Ericson, 2003). La veraj parencecoj de la kukolkoracio estus alie. La trogonoj kaj kornobekuloj estas ĉu tre bazaj stirpoj, ĉu devus esti konsiderataj kiel distingaj propraj ordoj; La laste menciitaj estas ŝajne iome pli proksimaj al la koracioj ol la unue menicitaj. Tiu entera grupo (eble ekskludante la Kukolkoracion) kaj la Pegoformaj estas tre rilataj al la Paseroformaj (Johansson & Ericson 2003; vidu ankaŭ preskaŭpaserinoj).
Multaj formortintaj koracioformaj familioj estas konataj nur el fosilioj de la Paleogeno. Ili probable apartenas al la baza grupo kaj estas foje malfacile atribui ilin, ĉar ili estas eĉ pli proksimaj al la Pegoformaj. Krome, estas kelkaj prahistoriaj genroj kiuj estas ankaŭ malfacile lokeblaj en familio. Almenaŭ la Eokoraciedoj estas tre bazaj, sed la Geranopteredoj de la malfrua Eoceno formas superfamilion Coracioidea kun la nunaj koracioj kaj la grundokoracioj (Mayr & Mourer-Chauviré 2000). Oni priskribis kelkajn prahistoriajn taksonojn de nuntempaj familioj; vidu la familiartikolojn por detaloj.
En subordo Alcededoj aŭ Alcedines oni enmetas la tri similajn familiojn, nome:
Nesolvitaj
Baza grupo
Subordo Alcedini
La Koracioformaj birdoj (Coraciiformes) enhavas proksimume 194 speciojn. Entute estas tre varia ordo kun precipe tropikaj kaj tre kolorbuntaj birdoj, kiuj havas tre diversajn vivmanierojn. Ili havas nur unu komunan distingilon: la piedfingroj ofte estas diversaj ol la normo, ili parte estas sindaktilaj, kun tri antaŭenaj fingroj (kies tria kaj kvara estas kunigitaj ĉebaze), kvankam en multaj alcionoj unu el tiuj malaperis. Tiu ordo enhavas:
la alcionojn, la upupon, la abelmanĝulojn, la koraciojn kaj la kornobekulojn.Estas ordo ĉefe el la Malnova Mondo, kun reprezentantaro en Ameriko limigita al nur ĉirkaŭ dekduo da specioj de todioj kaj momotoj, kaj nur kelkaj el la pli ol 80 specioj de alcionoj.