La Makulkukolo, Makultufkukolo aŭ Jakobina kukolo, Clamator jacobinus, estas membro de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.
Ĝi reproduktiĝas en Afriko sude de Saharo kaj orienten ĝis Barato, Srilanko kaj Birmo. Ĝi estas mallongdistancen migranta, ĉar birdoj de pli nordaj latitudoj kaj pli altaj altecoj estas someraj loĝantoj, kiuj foriras al pli varmaj kaj humidaj areoj en vintro.
La Makulkukolo estas birdo de arbustejoj, humidejoj kaj terkultivejoj. Ĝi estas nestoparazitado|nestoparazitoj ĉar la ino demetas po unu ovon en la nestoj de Timaliedoj.
La Makulkukolo estas grandeca kukolo de 33 cm. Plenkreskuloj havas elstaran tufon aŭ kreston kaj longan, gradecan voston. Ili prezentiĝas laŭ du diferencigajn kolorformoj: plenkreksuloj de la hela formo estas nigraj supre kun blankaj subaj partoj, dum la malhela formo estas entere nigra escepte eta blanka flugilmakulo kiu estas en ambaŭ formoj. Junuloj estas pli brunaj supre kaj blankoflavecaj sube.
La Makulkukolo manĝas varion de insektoj kaj raŭpoj. Ĝi estas bruema specio, kun konstanta kaj laŭta alvoko pipiu pipiu pipiu.