dcsimg

Nilgiria pipio ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Nilgiria pipio, ( Anthus nilghiriensis ) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en Barato. Ĝi estas 17 cm longa[1] preskaŭ minacata (NT) [2] birdospecio endemia de la Okcidentaj Ghatoj en Suda Barato.

Ĝi estas tre asocia kun malalta montara herbejo intermeza kun marĉaj grundoj kaj malgrandaj rojoj ĉefe en montetaj deklivoj super 1500 m de Tamil Nadu kaj Kerala. Troviĝas grandaj populacioj en la supra baseno de Rivero Bavani kaj areoj de la vilaĝo Bangithapal ĉe la sudorienta fino de la Nacia parko Mukurthi.[3] El 3321 hektaroj de la kontrolita areo, nur 14 ha de la supra Bhavani havas la plej altan reproduktan densecon de la Nilgiria pipio. Ili troviĝas ankaŭ en la Tigrorezervejo Kalakkad Mundanthurai.[4]

Tiu orientalisa specio reproduktiĝas inter marto kaj junio. Ili nestumas en marĉaj herbejoj ĉe rojoj kaj uzas la ĉirkaŭajn herbareojn por manĝo. Habitatoperdo pro variaj homaj aktivaĵoj estas la ĉefa kialo de malpliigo de la populacio de la Nilgiria pipio.[5]

Ĝi estas specio bruneca kun malhelbruna strieco en dorso kaj pli malhelbrunaj plumoj en flugiloj kaj vosto. Estas tre markata helbruna superokula strio. Subaj partoj estas sablokoloraj al helbrunaj. La kruroj estas rozkolorecaj kaj la beko malhelbruna.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. 2005-2007 Birds and birding in India.Birdoj kaj birdumo en Barato.
  2. Birdlife International (2001)Birdlife International
  3. Ministry of Environment & Forests, (2005-2006) "Status and Ecology of the Nilgiri Wood Pigeon and Nilgiri Pipit", Annual Report, Ch 7 – Konsultita la 4/19/2007 Status and Ecology of the Nilgiri Wood Pigeon and Nilgiri Pipit
  4. Johnsingh A. J. T. 2/10/2001) "The Kalakad–Mundanthurai Tiger Reserve: A global heritage of biological diversity",CURRENT SCIENCE, VOL. 80, NO. 3, konsultita 4/19/2007 The Kalakad–Mundanthurai Tiger Reserve:
  5. Uma J. Vinod & Lalitha Vijayan (1–2 December 2005) "Marshy grasslands in the Western Ghats: the crucial habitat for the rare and endemic Nilgiri Pipit", Division of Conservation Ecology., Sálim Ali Center for Ornithology and Natural History, Anaikatty, Coimbatore, 2nd National Conference of the Western Ghats Forum 'Marshy grasslands in the Western Ghats

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Nilgiria pipio: Brief Summary ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Nilgiria pipio, ( Anthus nilghiriensis ) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en Barato. Ĝi estas 17 cm longa preskaŭ minacata (NT) birdospecio endemia de la Okcidentaj Ghatoj en Suda Barato.

Ĝi estas tre asocia kun malalta montara herbejo intermeza kun marĉaj grundoj kaj malgrandaj rojoj ĉefe en montetaj deklivoj super 1500 m de Tamil Nadu kaj Kerala. Troviĝas grandaj populacioj en la supra baseno de Rivero Bavani kaj areoj de la vilaĝo Bangithapal ĉe la sudorienta fino de la Nacia parko Mukurthi. El 3321 hektaroj de la kontrolita areo, nur 14 ha de la supra Bhavani havas la plej altan reproduktan densecon de la Nilgiria pipio. Ili troviĝas ankaŭ en la Tigrorezervejo Kalakkad Mundanthurai.

Tiu orientalisa specio reproduktiĝas inter marto kaj junio. Ili nestumas en marĉaj herbejoj ĉe rojoj kaj uzas la ĉirkaŭajn herbareojn por manĝo. Habitatoperdo pro variaj homaj aktivaĵoj estas la ĉefa kialo de malpliigo de la populacio de la Nilgiria pipio.

Ĝi estas specio bruneca kun malhelbruna strieco en dorso kaj pli malhelbrunaj plumoj en flugiloj kaj vosto. Estas tre markata helbruna superokula strio. Subaj partoj estas sablokoloraj al helbrunaj. La kruroj estas rozkolorecaj kaj la beko malhelbruna.

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO