La Ŝrenkena botaŭro (Ixobrychus eurhythmus), konata ankaŭ kiel Ŝrenkena malgranda botaŭro, estas malgranda botaŭro.
Ĝi reproduktiĝas en Ĉinio kaj Siberio el Marto al Julio, kaj en Japanio el Majo al Aŭgusto. Ĝi vintras en Indonezio, Filipinoj, Singapuro, Laoso, kaj pasas tra la resto de Sudorienta Azio. Ĝi estas escepte rara vaganto tiom for okcidente kiom ĝis Eŭropo, kun ununura vidoregistro el Italio tiom frue kiom ĝis 1912. Ĝi nomiĝas tiele laŭ Leopold von Schrenck, naturhistoriisto el Rusio el la 19a jarcento.
Temas pri malgranda specio 33 al 38 longa, kun mallonga kolo, longeca flava beko kaj flavaj kruroj.[1] La masklo estas uniforme helbruna (ruĝecbruna) supre, kaj sablokolora sube kaj ĉe flugilkovriloj. La ino kaj la junulo estas helbrunaj (ruĝecbrunaj) ĝenerale kun blankaj makuletoj supre, kaj blanka strieco sube. Dumfluge, ĝi montras nigrajn flugoplumojn kaj voston.
Ties reprodukta habitato estas malfermaj herbejoj, marĉoj, rizkampoj kaj kareksejoj, ankaŭ ĉe sekaj arbustaroj. Ili povas esti malfacile videblaj pro sia kaŝema vivostilo kaj karekseja habitato, sed tendencas aperi krespuske, kiam ili povas esti vidata grimpanta preskaŭ katece serxe de predoj. Ili manĝas fiŝojn, ranojn, krabojn kaj insektojn. Reproduktado okazas izole. La nesto estas je malpli ol unu metron supergrunde kaj ĉe akvo bone kamufla inter altaj herboj. La nesto estas konstruita el tigoj de sekaj herboj kaj kovrita kaj de herboj kaj de sekaj folioj. La ino demetas 3 al 5 ovojn. Kovado daŭras 16 al 18 tagojn.
Ĝi estas disvastigata tra ampleksa teritorio- La Ŝrenkena botaŭro estas taksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
La Ŝrenkena botaŭro (Ixobrychus eurhythmus), konata ankaŭ kiel Ŝrenkena malgranda botaŭro, estas malgranda botaŭro.