dcsimg

Brila molotro ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Brila molotroBonaera molotro laŭ traduko de la specifa scienca nomo, Molothrus bonariensis, estas specio de birdoj de la familio de Ikteredoj kaj genro de molotroj kiu enhavas 5 speciojn de nestoparazitaj birdoj.

Ĝi troviĝas en plej parto de Sudameriko escepte la plej densajn ĝangalojn, montojn kaj dezertojn (kvankam ĝi disvastiĝas en tiuj habitatoj se ili estas modifitaj de homoj), la plej malvarmaj kaj sudaj regionoj (ekz. Fuegio), kaj en Trinidado kaj Tobago. Ĝi ĵus koloniigis Ĉilion kaj multajn insulojn de Karibio, kaj eĉ atingis Usonon, kie ĝi probable reproduktiĝas en suda Florido. Nordaj kaj plej sudaj populacioj estas parte migrantaj.

Ĝi estas birdo asocia kun malfermaj arbaroj kaj terkultivejoj.

Aspekto

 src=
Brila molotro (ino)

La maskloj estas ĉirkaŭ 20,3 cm longaj kaj pezas 45 g, estas nigraj kun multkolora irizeco, sed ĉefe violkolora en kapo, dorso kaj subaj partoj, dum verdecaj ĉe flugiloj kaj vosto. La inoj estas 19 cm longaj kaj pezas 31 g, kaj ties plumaro estas malhelbruna, pli pala sube. Temas pri specio kun longa kaj pintakra beko kaj longaj kaj maldikaj kruroj. Estas granda vario de nigraj plumaroj kaj la norda subspecio M. b. cabanisii de Panamo kaj norda Kolombio estas pli pala ol la nomiga subspecio bonariensis. Junuloj estas kiel inoj, sed pli striecaj sube.

La ino povas esti distingata el ino de Brunkapa molotro pro sia pli longa, pli fajna beko, hela superokula strio kaj pli markata kapobildo.

La kanto de la masklo estas ronronado kaj fajfo, puaar puaar puaarte-ciiii. La alvoko de la masklo estas akra fajfo cii-cii, sed la ino elsendas akran tintadon.

Manĝo

Tiu abunda kaj gregema specio manĝas ĉefe insektojn kaj semojn, inklude rizon kaj manĝas surgrunde aŭ eĉ sur gregaro.

Reproduktado

 src=
Molotrido manĝigata de Ruĝkola plumzonulo.

Kiel plej parto de aliaj molotroj, ĝi estas nestoparazito, kaj la ino demetas siajn ovojn en nestoj de multaj diversaj birdospecioj, kiaj (en Brazil) la Ruĝkola plumzonulo kaj la Maskla fluvikolo. La ovoj estas dutipaj, ĉu blankecaj kaj senpunktaj, aŭ helbluecaj aŭ verdecaj kun malhelaj punktoj kaj makuletoj. La ovoj de la gastiganto estas foje forigitaj, kaj se mankas manĝo, la gastigantidoj povas malsatmorti, sed pli grandaj gastigantaj specioj estas malpli ĝenataj. La kovoperiodo de 11–12 tagoj estas pli mallonga ol tiu de plej parto de gastigantoj. Formortigo de la Brila molotro en la malgranda teritorio de la Palkapa atlapeto kaŭzis populacian pliiĝon ĉe tiu draste endanĝerita specio.

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Brila molotro: Brief Summary ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Brila molotro aŭ Bonaera molotro laŭ traduko de la specifa scienca nomo, Molothrus bonariensis, estas specio de birdoj de la familio de Ikteredoj kaj genro de molotroj kiu enhavas 5 speciojn de nestoparazitaj birdoj.

Ĝi troviĝas en plej parto de Sudameriko escepte la plej densajn ĝangalojn, montojn kaj dezertojn (kvankam ĝi disvastiĝas en tiuj habitatoj se ili estas modifitaj de homoj), la plej malvarmaj kaj sudaj regionoj (ekz. Fuegio), kaj en Trinidado kaj Tobago. Ĝi ĵus koloniigis Ĉilion kaj multajn insulojn de Karibio, kaj eĉ atingis Usonon, kie ĝi probable reproduktiĝas en suda Florido. Nordaj kaj plej sudaj populacioj estas parte migrantaj.

Ĝi estas birdo asocia kun malfermaj arbaroj kaj terkultivejoj.

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO