dcsimg

Flavgorĝa parulio ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Flavgorĝa parulio, Dendroica dominica, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica. Ĝi estas migranta kantobirdo kiu reproduktiĝas en moderklimata Nordameriko.[1]

Aspekto

 src=
Upperside coloration

Somere masklo de Flavgorĝa parulio montras grizajn suprajn partojn kaj flugilojn, kun duobla blanka flugilstrioj kaj interna nigra strio; ankaŭ la frunto estas nigreca kaj griziĝas al krono. Ties gorĝo estas tre sulfurflava kaj la resto de ties subaj partoj estas blankecaj, kaj striecaj je nigro en flankoj. Ties kapo estas tre markata je blanka kaj nigra bildo, kun longa kaj larĝa superokula blanka strio kaj alia blanka areo kolflanke krom blanka subokula makulo; la diferencaj subspecioj povas montri flavajn, blankajn superokulajn striojn aŭ blankajn kun la komenco flava. El la nigra traokula strio suben etendas nigraj orelareo kaj vango kiu atingas la ŝultron. Flugil- kaj vostoplumoj estas nigraj.[1]

Aliaj plumaroj de tiuj birdoj – inoj, nematuruloj kaj nereproduktantaj maskloj- similas al eluzitaj versioj de someraj maskloj, ĉefe ili havas malpli freŝe markatan kapobildon. Ili havas ankaŭ malpli brilflavon, kaj malhelgrizajn plumojn anstataŭ nigraj en la korpo. Kompare kun multaj aliaj paruliedoj, ties seksa dimorfismo estas nur ioma tamen.[1]

La kanto de la maskloj estas klaraj kaj descendaj fajfoj. La alvokoj estas altatonaj sii aŭ akraj ĉip.[1]

Ekologio

 src=
Vintre en Kubo

Tiuj birdoj reproduktiĝas en sudorienta Nordameriko, kaj ties reproduktaj teritorioj etendas el suda Pensilvanio kaj norda Misurio, al Golfo de Meksikio. Estas loĝantaj birdoj la tutan jaron la populacioj de du subspecioj, el nordokcidenta Florido kaj Bahamo. La aliaj populacioj de tiu specio estas migrantaj, kiu vintras ĉe la golfa marbordo, orienta Centrameriko, kaj Karibio. Vagantaj vintrantaj birdoj estas foje vidataj en plej norda Sudameriko.[2]

La Flavgorĝa parulio estas arbara specio kiu preferas arbarojn de koniferojmarĉo, en kiuj ili prefereble nestumas. Ili estas insektovoraj, sed inkludas gravan kvanton de beroj kaj nektaro en siaj dietoj for de la reprodukta sezono. Manĝo estas tipe plukita el arbobranĉoj rekte, sed flugantaj insektoj povas esti kaptataj per rapida flugero.[3]

Tiuj birdoj konstruas tasforman neston kiu estas konstruata en arbo, kaj kaŝata inter koniferaj pingloj aŭ Hispana musko (Tillandsia usneoides). Ties ovaro konsistas el 3-5 (plej ofte 4) ovoj.[1]

La Flavgorĝa parulio ne estas konsiderata minacata specio fare de la IUCN.[4]

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Curson et al. (1994)
  2. Curson et al. (1994), Strewe & Navarro (2004)
  3. Olson et al. (1981), Curson et al. (1994)
  4. BLI (2008)

Referencoj

  • BirdLife International (BLI) (2008). Dendroica dominica. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 6a Novembro 2009.
  • Curson, Jon; Quinn, David & Beadle David (1994): New World Warblers. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-3932-6
  • Storrs Olson; James, Helen F. & Meister, Charles A. (1981): Winter field notes and specimen weights of Cayman Island Birds. Bulletin of the British Ornithologists' Club 101(3): 339-346. PDF plena teksto
  • Strewe, Ralf & Navarro, Cristobal (2004): New and noteworthy records of birds from the Sierra Nevada de Santa Marta region, north-eastern Colombia. Bulletin of the British Ornithologists' Club 124(1): 38-51. PDF plena teksto

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Flavgorĝa parulio: Brief Summary ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Flavgorĝa parulio, Dendroica dominica, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica. Ĝi estas migranta kantobirdo kiu reproduktiĝas en moderklimata Nordameriko.

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO