La fringoj (Fringilla) estas palearkta genro de birdoj el la ordo de paseroformaj, kun mallarĝa malsupra duonbeko kaj fendita vosto.[1]. Ili estas la solaj specioj en la subfamilio de Fringenoj.
Al la genro apartenas tri specioj:
Tiu taksono estis malkovrita kiel subspecio de la Blua fringo, Fringilla teydea, komence de la 1900-aj jaroj fare de la pola ornitologo Johann Polatzek. Post pli ol unu jarcento oni malkovris, ke fakte ambaŭ taksonoj estas du diferencaj specioj pro plumaro, morfologio, kanto kaj genetikaj diferencoj. Tio fakte kreis problemon, ĉar dum la Blua fringo de la insulo Tenerife estas sufiĉe abunda, la Grandkanaria fringo estas ege malabunda kaj loĝanta nur en pinaroj de sudokcidento de la insulo, kio konvertas ĝin en specio endanĝerita al formorto.[2][3]
La Arbarfringo troviĝas ĉefe en arbaraj habitatoj, en Eŭropo, Nordafriko, kaj okcidenta Azio; la Blua fringo estas insula endemio; kaj la Montofringo reproduktiĝas en norda tajgo kaj suda tundro de Eŭrazio.[4]
Ili estas similgrandaj (15 cm longaj) kaj ankaŭ similaj laŭ grando.[4] Tiuj birdoj havas ondecan flugmanieron kiu alternas erojn de flugilfrapado kaj glitado per fermitaj flugiloj.[5] Ili ne estas tiom specialigitaj kiom aliaj fringedoj, kaj manĝas kaj insektojn kaj semojn. Dum reproduktado, ili manĝogas siajn idojn per insektoj pli ol per semoj, malkiel la aliaj fringedoj.[4]
La fringoj (Fringilla) estas palearkta genro de birdoj el la ordo de paseroformaj, kun mallarĝa malsupra duonbeko kaj fendita vosto.. Ili estas la solaj specioj en la subfamilio de Fringenoj.