dcsimg

Amerikaj kolomboj ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Patagioenas, aŭ pli popole dirite Amerikaj kolomboj, estas genro de birdoj de la familio de kolombedoj kiu enhavas turtojn kaj kolombojn, genro kiu estas dediĉita al kolomboj de la Nova Mondo kaj disiĝis el la genro Columba (Johnson et al. 2001). Estas 17 specioj, kiuj povas esti klasitaj en 4 grupoj baze sur analizoj de DNA (Johnson et al. 2001) kombine kun analizoj de voĉo kaj morfologio (Mahler & Tubaro 2001):

Grupo caribaea (Strivostuloj): Vosto kun fina strio kaj brilega kolo; serioj da solaj "ku". Ŝajne la plej baza grupo (Johnson et al. 2001).

Grupo leucocephala: Brilega kolo kaj malhela plumaro, aŭ blanka bordo ĉirkaŭ eksteraj flugilkovriloj, aŭ skvameca aspekto; grupoj de trioblaj "ku" kun unua plilongigita alvoko en ĉiu frazo escepte ĉe speciosa

Grupo cayennensis: Ne rimarkinda plumaro escepte brilega kapo ĉe cayennensis; grupoj de duoblaj aŭ trioblaj "ku" kun unua alvoko en ĉiu frazo

Grupo plumbea (Oenoenas): Etaj, senmarka plumaro, rondoformaj vostoj, etaj bekoj, frazo konsistanta el laŭtaj solaj "ku"

Oni konas fosilian specion dekomence priskribitan kiel Columba, nome Patagioenas micula (Frua Plioceno de Curtis Ranch, Usono).

Referencoj

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Amerikaj kolomboj: Brief Summary ( 世界語 )

Strivosta kolombo Patagioenas fasciata Ĉilia kolombo, Patagioenas araucana Kariba kolombo, Patagioenas caribaea

Grupo leucocephala: Brilega kolo kaj malhela plumaro, aŭ blanka bordo ĉirkaŭ eksteraj flugilkovriloj, aŭ skvameca aspekto; grupoj de trioblaj "ku" kun unua plilongigita alvoko en ĉiu frazo escepte ĉe speciosa

Blankkrona kolombo Patagioenas leucocephala Skvamnuka kolombo, Patagioenas squamosa Skvama kolombo, Patagioenas speciosa Pikazura kolombo, Patagioenas picazuro Nudokula kolombo, Patagioenas corensis Makulita kolombo, Patagioenas maculosa

Grupo cayennensis: Ne rimarkinda plumaro escepte brilega kapo ĉe cayennensis; grupoj de duoblaj aŭ trioblaj "ku" kun unua alvoko en ĉiu frazo

Helventra kolombo, Patagioenas cayennensis Ruĝbeka kolombo, Patagioenas flavirostris Perua kolombo, Patagioenas oenops Senmarka kolombo, Patagioenas inornata

Grupo plumbea (Oenoenas): Etaj, senmarka plumaro, rondoformaj vostoj, etaj bekoj, frazo konsistanta el laŭtaj solaj "ku"

Plumba kolombo, Patagioenas plumbea Ruĝeca kolombo, Patagioenas subvinacea Mallongbeka kolombo, Patagioenas nigrirostris Malhela kolombo, Patagioenas goodsoni