dcsimg

Ranunkolo ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Ranunkolo (Ranunculus el ranunkolacoj) estas genro[1] de unu- kaj plurjaraj herboj, ofte kun tuberecaj aŭ langecaj rizomoj. Ili havas kvinnombrajn hipoginajn florojn kun brilflava petalo kaj kun pluropaj fruktoj, kies unuopaj fruktoj estas akenoj. Ili kreskas ofte en malsekaj lokoj, kelkaj estas trudherboj en grenkampoj, kelkaj ĝardene kulturataj.

 src=
akra ranunkolo

Sistematiko

 src=
akonitfolia ranunkolo (Ranunculus aconitifolius)
 src=
alpa ranunkolo (Ranunculus alpestris)
 src=
blanka ranunkolo (Ranunculus amplexicaulis)
 src=
azia ranunkolo (Ranunculus asiaticus)
 src=
montara ranunkolo (Ranunculus breyninus)
 src=
bulbhava ranunkolo (Ranunculus bulbosus) floro kun refleksitaj petaloj
 src=
karintia ranunkolo (Ranunculus carinthiacus)
 src=
flamanta ranunkolo (Ranunculus flammula)
 src=
glaĉera ranunkolo (Ranunculus glacialis)
 src=
gresfolia ranunkolo (Ranunculus gramineus)
 src=
hederfolia ranunkolo (Ranunculus hederaceus)
 src=
hibrida ranunkolo Ranunculus hybridus
 src=
la floro de la ilira ranunkolo (Ranunculus illyricus) kun refleksitaj sepaloj
 src=
lana ranunkolo (Ranunculus lanuginosus)
 src=
langa ranunkolo (Ranunculus lingua)
 src=
Ranunculus lyallii, novzelanda specio
 src=
monta ranunkolo (Ranunculus montanus)
 src=
korfolia ranunkolo (Ranunculus parnassiifolius)
 src=
ŝilda ranunkolo (Ranunculus peltatus)
 src=
pigmea ranunkolo (Ranunculus pygmaeus)
 src=
pirenea ranunkolo (Ranunculus pyrenaeus)
 src=
aspra ranunkolo (Ranunculus sardous)
 src=
venena ranunkolo (Ranunculus sceleratus)

La unua priskribo de la genro Ranunculus okazis en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum. Kiel tipo funkcias 1913 Ranunculus auricomus L. La genro Ranunculus apartenas al la tribo Ranunculeae en la subfamilio Ranunculoideae ene de la familio Ranunkolacoj.

La dividado de la genro Ranunculus estas diskutata kontroversaé, kelkaj aŭtoroj starigis proprajn genrojn por la subgenroj; tio ankaŭ estas la kialo por la malsimila nombro de la specioj (de 300 ĝis pli ol 600). Sinonimo por Ranunculus L. s.l. estas: Aphanostemma A. ST.-HIL., Arcteranthis GREENE, Batrachium (DC.) GRAY, Casalea A. ST.-HIL., Gampsoceras STEVEN, Beckwithia, Callianthemoides, Coptidium, Cyrtorhyncha, Halerpestes, Kumlienia kaj Oxygraphis.

La botanika genronomo Ranunculus venas de la latina vorto ranunculus kiu signifas „raneto“, aŭ , ke multaj specioj kreskas sur humida grundo aŭ por la fruktoj, kiuj similas al ranidoj.

Ekzistas pli ol 600 Ranunculus-specioj (selekto):

Ne al la genro apartenas ekzemple:

  • Ficaria ficarioides (BORY & CHAUB.) HALÁCSY}} (sin.: Ranunculus ficarioides BORY & CHAUB.}})
  • Fikario (Ficaria verna HUDS.) (Sin.: Ranunculus ficaria L.)

Referencoj

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Ranunkolo: Brief Summary ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Ranunkolo (Ranunculus el ranunkolacoj) estas genro de unu- kaj plurjaraj herboj, ofte kun tuberecaj aŭ langecaj rizomoj. Ili havas kvinnombrajn hipoginajn florojn kun brilflava petalo kaj kun pluropaj fruktoj, kies unuopaj fruktoj estas akenoj. Ili kreskas ofte en malsekaj lokoj, kelkaj estas trudherboj en grenkampoj, kelkaj ĝardene kulturataj.

 src= akra ranunkolo
許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO