dcsimg
涩石楠屬的圖片
Life » » Archaeplastida » » 木蘭綱 » » 蔷薇科 »

红涩楠

Aronia arbutifolia (L.) Pers.

Felta aronio ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Felta aronio (Aronia arbutifolia) estas planto el la familio de rozacoj (Rosaceae).

Priskribo

Felta aronio estas arbusto, kiu atingas altecon de 1 ĝis 2 (3) m.

La ŝosoj estas rektaj kaj atingas grandecon ĝis 2 m.

Folioj

Mallarĝaj folioj estas ovalaj, elipsaj aŭ inverse ovoformaj, fajne segitaj kaj atingas longecon de 2 ĝis 8 cm. Ilia malsupra flanko estas felte harhavaj, dum ke la supra flanko estas brila.

Ili aŭtuna koloro estas helruĝa.

Floroj

Ĝi floras de majo ĝis junio. La blankaj, malofte helrozaj floroj estas duseksaj kaj atingas diametron de ĉirkaŭ 1 cm kaj ili staras 10-ope ĝis 20-ope en korimbaroj. Iliaj tigoj kaj sepaloj estas felte harhavaj. Anteroj estas ruĝaj.

La floroj estas polenataj de insektoj.

Fruktoj kaj semoj

La fruktoj estas helruĝaj, berecaj pomofruktoj kaj atingas diametron ĝis 7 mm. La fruktoj estas manĝeblaj, sed nur malmulte bongustaj.

La semoj maturiĝas de oktobro ĝis decembro.

Habitato

La planto estas nepostulema kaj frostrezista.

Disvastiĝo

Ĝi devenas el nordorienta Ameriko.

Fontoj

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Felta aronio: Brief Summary ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Felta aronio (Aronia arbutifolia) estas planto el la familio de rozacoj (Rosaceae).

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO