dcsimg

Hamstroj ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Hamstroj (Cricetinae) estas biologia subfamilio de malgrandaj (ĉ. 20 cm, malpli ol 10 cm ĉe nanohamstroj) mamuloj el la ordo de ronĝuloj, subordo de musuloj. En la naturo la ora hamstro vivas ĉerande de dezerto, tial ĝi dum la suna varmega tago dormas en sia subtera kavo kaj nur nokte eliras serĉi nutraĵon. La vorto hamstro origine venas el la germana lingvo (Hamster) kaj ne nur penetris al Esperanto, sed ankaŭ al multaj aliaj lingvoj ne parencaj al la germana, kiel ekzemple la turka, indonezia, javavjetnama.

 src=
Roborovski-nanohamstro (Phodopus roborovskii)

Ĝi devas ofte kuri eĉ plurajn kilometrojn por ion trovi. Ĝiaj vangoj estas transformitaj al saketoj, en kiuj ĝi portas la manĝaĵon. Ĝi kuras reen al sia kavo, kie ĝi kolektas grandan provizon por la vintro, kiun ĝi tradormas. Sekve ankaŭ hejme bredataj oraj hamstroj dum la tago dormas kaj nokte kuras en karuselo (aŭ tra la ĉambro, se la posedanto permesas) por kuri kelkajn kilometrojn. Manĝaĵon ili metas en siajn vangajn saketojn kaj forportas al sia dometo. Laŭ ĉi tiu ilia kvalito estas ankaŭ la homaj avidado, avarado kaj ŝakrado nomataj hamstrado, precipe amasigado de provizoj pro timo al krizo, striko aŭ milito.

Hamstroj estas solemuloj, masklo kaj femalo renkontiĝas nur por pariĝo (inter majo kaj julio) kaj denove disiras. Gravedeco daŭras 20 tagojn, 4 ĝis 10 idoj estas mamnutrataj 18 tagojn. Post 28 tagoj ili sekse maturiĝas.

Oni distingas

  • Grandaj hamstroj, ekzemple kampa hamstro (Cricetus cricetus) disvastiĝis en grenkampoj kaj kelkloke faris grandajn damaĝojn. Pro tio oni persekutis ĝin kaj ĝi estas nun endanĝerita.
  • Mezgrandaj hamstroj, ekzemple ora hamstro (Mesocricetus auratus) estas la plej multe bredata en hejmoj (mallongaj ruĝbrunaj haroj kun blankaj makuloj en la baza formo, povas ankaŭ havi longajn harojn - ursohamstro - aŭ aliajn kolorojn.)
  • Nanohamstroj. Ili subdividiĝas en:
  1. Longvostaj nanohamstroj: ĉina striohamstro (Cricetulus griseus)
  2. Etvostaj nanohamstroj aŭ fodopoj (Phodopus):

dsungara nanohamstro (Phodopus sungorus),
Campbell-nanohamstro (Phodopus campbelli) kaj
Roborovski-nanohamstro (Phodopus roborovskii)

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO