La Pitedoj (Pittidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Temas pri malgrandaj, kurtvostaj kaj turdo-similaj arbarloĝantoj kun bunta plumaro. El la 32 specioj kelkaj montras fortan seksdimorfismon, dum ĉe aliaj specioj la seksoj havas saman koloron. Ĉiuj specioj apartenas al la genro Pito.
La familio de la Pitedoj estas precipe orientalisa (26 specioj) kaj aŭstralazia (4 specioj). Nur du specioj apartenas al la afrotropisa ekozono.
Pitedoj konstruas grandajn ovalajn aŭ kupoloformajn nestojn en pendantaj branĉoj aŭ en arbustoj. Tiu entenas du ĝis sep brile blankajn aŭ izabelkolorajn (helflavajn) ovojn kun ruĝecaj ĝis purpurkoloraj ŝprucmakuloj kaj punktoj.
Bluflugila pito povas esti: