dcsimg
樹薯的圖片
Life » » Archaeplastida » » 木蘭綱 » » 大戟科 »

樹薯

Manihot esculenta Crantz

Manioko ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Manioko[1] (Manihot esculenta) estas 2-4 m alta, plurjara arbedo kun grandaj karnecaj, manĝeblaj tuberoj, kiuj similas al tiuj de georgino. El la tuberoj oni produktas farunon nomatan tapioko[1]kasavo.[1] La tubero enhavas tiom multan amelon, ke ĝi estas la terpomo de la tropikoj. Tio estas krude venena, sed oni senŝeligas, prilaboras la tuberon kaj surmerkatigis kiel tapiokon.

En Afriko kaj Sudameriko oni multe manĝas maniokon. Origine ĝi estas de Brazilo. Ĉiuj hodiaŭaj varioj estas kultivaĵoj. Manioko estas ankaŭ uzata kiel materialo de biero en Afriko, kaj SABMiller biera kompanio faras kasavan bieron Impala beer.

Historio

Tiu neotropisa planto originas de la sudamerikaj savanoj. Ĝi povas kreski sur tre malriĉaj grundoj (sed tiam la rikolto estas relative malabunda) kaj ĝi ankaŭ bone eltenas periodojn da malsekeco (escepte tuj post la plantado de la juna planto). La planto ankaŭ bone rezistas plagojn de akridoj.

Manioko estis kultivita en Brazilo kaj Venezuelo certe jam ekde 3000 a.K. , kiel montriĝas el arkeologiaj trovaĵoj de aparatoj uzataj por deŝeligi tuberojn.

Post la malkovro de Ameriko la portugaloj disvastigis la tuberojn al Afriko (ekde ĉ. 1600 a.K..) kaj al Sud- kaj Sud-Orient-Azio..

Nuntempe en tropikaj evoluantaj landoj kelkcent milionoj da homoj grandparte vivas de manioko. En 2002 la monda produktokvanto estis 184 milionoj da tunoj.

Uzado

Kvankam la planto enhavas multe da amelo kaj estas tre nutra ĝi ankaŭ enhavas la venenan cianidan acidon en la formo de glukozidoj, kiu devas esti forigita, antaŭ la konsumado, ĉe specioj kun alta kvanto da ĝi. La titro varias de 20 mg HCN/kilo ĝis 1000 mg/kilo da freŝaj tuberoj. Specioj kun alta titro nomiĝas 'amara manioko', kun malalta titro 'dolĉa manioko'. La manĝado de amara manioko estas danĝera, sed ankaŭ la dolĉa manioko oni pli bone kuiru. La malsano konzo fakte estas formo de kronika cianido-veneniĝo, kaŭzita de manĝado de manioko, tapioko aŭ fufuo el kiu oni ne aŭ ne sufiĉe forigis la cianidon. Tio povas rezultigi en mankomalsanoj pro jodmanko.

Maniokofaruno ankaŭ povas esti uzata por anstataŭigi tritikfarunon, tial ĝi ankaŭ estas uzata de homoj kun alergioj. Tapioko kaj fufuo estas faritaj el la amelriĉa faruno de la maniokotubero.

En Kongo la folioj de la maniokoplanto estas preparitaj kiel speco de spinaco, inter aliaj en la tipa konga manĝaĵo Saka Saka. Moambe ankaŭ estas Konga manĝaĵo.

En Tanzanio la folioj estas uzataj en la manĝaĵo Kisamvu. Kontraŭe al la tuberoj, la folioj enhavas multe da proteino.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj eksteraj ligiloj

  1. 1,0 1,1 1,2 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Manioko: Brief Summary ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Manioko (Manihot esculenta) estas 2-4 m alta, plurjara arbedo kun grandaj karnecaj, manĝeblaj tuberoj, kiuj similas al tiuj de georgino. El la tuberoj oni produktas farunon nomatan tapioko aŭ kasavo. La tubero enhavas tiom multan amelon, ke ĝi estas la terpomo de la tropikoj. Tio estas krude venena, sed oni senŝeligas, prilaboras la tuberon kaj surmerkatigis kiel tapiokon.

En Afriko kaj Sudameriko oni multe manĝas maniokon. Origine ĝi estas de Brazilo. Ĉiuj hodiaŭaj varioj estas kultivaĵoj. Manioko estas ankaŭ uzata kiel materialo de biero en Afriko, kaj SABMiller biera kompanio faras kasavan bieron Impala beer.

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO