La griza pufino (ĉe Novzelando: la ŝafbirdo, aŭ »tiki«) estas birdspeco el la Procelariedoj, kun longeco de ĉirkaŭ 40 cm.
La birdspeco ŝajne rilategas al la Granda ("P." gravis) kaj Fajnbeka pufinoj, kiuj havas nigrajn buŝojn kaj ne havas pintojn ĉe la vostoj, sed ni ne scias precize la interligon.[1] Ĉi tiuj tri birdspecoj estas kelkaj el la plej grandaj de pufinoj kiuj apartenas al la alia speco »Ardenna«.[2]
Ĝi havas maldikajn flugilojn kaj malpalgrizaj plumoj. Grizaj pufinoj estas 40–51 cm longaj, kun flugila longeco de ĉirkaŭ 94 ĝis 110 cm.[3] Ĝi flugas samkiele ol aliaj pufinoj (flugadas per malmultaj flugilmovoj de flanko al flanko, preskaŭ sur la akvo). Pallume la birdo aspektas tutnigra, sed bonlume kiel malpalbruna kun arĝenteca streko ĉe la mezo de la subflugiloj. La griza pufino bruadas ĉe sia loĝejo kaj infannaskejo.
Griza pufino infannaskigas sur malgrandaj insuloj en la malnorda Pacifiko kaj Atlantiko, ĉefe ĉe Novzelando, Falklandoj, Fuegio, Aŭklandoj kaj la Filipinsulo ĉe Norfolko. Ili komencas naskigi oktobre, kaj kovas la idon dum ĉirkaŭ 54 tagoj. Post la eloviĝo, la gepatroj vartas la idon dum ĉirkaŭ 86 ĝis 109 tagoj.[3]
Ili flugas longege, de la Pacifiko aŭ Atlantiko al la Arktiko de sezono aŭ sezono. Ne kunflugemas kiel aro sed kiel unuopulo. Ĉe la Atlantiko, la birdspeco povas flugi pli ol 14 000 km for de sia infannaskejaj loĝogrupoj ĉe Falklandoj al norda Norvegio, alie flugas de Novzelando al la Aleutoj. Birdoj de Novzelando povas flugi eĉ 74 000 km jare, flugante al Japanlando, Alasko kaj Kalifornio (pli ol 500 km tage).[4]
La birdoj manĝas fiŝojn kaj inkfiŝojn, kaj povas subakviri ĝis 68 m por manĝo.[4] Tamen, plejofte prenas manĝon ĉe la akva vizaĝo, kaj emas postiri ol balenoj kaj fiŝkaptistaj ŝipoj por preni postnaĝantajn kaj forĵetitajn fiŝoj.
La ino naskigas nur unu ovon, kiu blankas. La birdoj loĝemas nestotrue (kiuj kovriĝas de kreskaĵoj), kaj vizitemas la loĝejon nur nokte (por eviti birdmanĝantajn bestojn, ekzemple mevoj).
En Novzelando, ĉirkaŭ 250,000 birdoj kolektiĝas de la indiĝenanoj (Maorioj) por oleo, graso kaj manĝaĵo.[3] Junbirdoj preniĝis el siaj loĝejoj, forplumiĝas, kaj ofte konserviĝas.
Ĉi birdspeco estas nune Preskaŭ Minacata de la IUCN.[5] Malpli kaj malpli birdoj naskiĝas ĉiujare. Oni ne scias precizajn kiomojn, ĉar la kalkulometodo pri kiom birdoj mortiĝas ne eĉ zorgas pri ĉiuj mortospecoj. Morti ĉi pufinoj ne tre gravas al la monda pufinopopolo, ĉar la pufinoj ĉiam revenas kaj reloĝas ĉe la malnovaj loĝejoj. Do se multegaj pufinoj mortiĝus, nur la popolo de ja tie malpliiĝus.
Ĉe la 18a de aŭgusto en 1961, la gazeto »Santa Cruz Sentinel« informis pri miloj da frenezaj grizaj pufinoj[6] kiuj vidiĝis ĉe la Norda Monterey-a golfobordoj en Kalifornio. La birdoj forvomecis anĉovojn, flugis kontraŭ objektojn, kaj mortis eĉ surstrate. (Post ol la okazo, troviĝis venenaj algoj en 79% el la planktojn manĝitajn, en la birdaj stomakoj.)[7] La okazo interesvekis Alfred Hitchcock-on do tiu okazo, kaj la historio pri teruriga birdo de Daphne du Maurier, helpis idenaskigi la nun-famekonata 1963 filmon »The Birds«.[8]
La griza pufino (ĉe Novzelando: la ŝafbirdo, aŭ »tiki«) estas birdspeco el la Procelariedoj, kun longeco de ĉirkaŭ 40 cm.
La birdspeco ŝajne rilategas al la Granda ("P." gravis) kaj Fajnbeka pufinoj, kiuj havas nigrajn buŝojn kaj ne havas pintojn ĉe la vostoj, sed ni ne scias precize la interligon. Ĉi tiuj tri birdspecoj estas kelkaj el la plej grandaj de pufinoj kiuj apartenas al la alia speco »Ardenna«.