Burbon-rozo, Burbona rozo aŭ Rosa × borboniana apartenas al la grupo de la malnovaj rozoj. Ĝia nomo venas de la insulo Île de Bourbon, hodiaŭ Reunio. Francaj setlantoj plantis heĝojn kun Rosa × damascena 'Bifera' kaj Rosa × chinensis 'Parson's Pink China' je la limoj de iliaj kampoj. Inter tiuj rozoj troviĝis en 1817 semplanto, kiu estis portata al Francio. La ĝardenisto de la duko de Orléans ricevis ĝin kaj komencas bridi rozojn kun tiu semplanto.
La burbonaj rozoj anstataŭas la grupon de la Portland-rozoj. Burbonaj rozoj havas grandajn globformajn, plenajn florojn kaj klasikan habiton. Ili floras ekde junio plurfoje. Ili fariĝas ĉ. 1,50 m altaj. Ili estas relative malrezistaj kontraŭ malsanoj. Floroj kaj tigoj estas similaj al la pli malfrue breditaj te-hibridoj.