La veraj ursoj estas la plej konata genro de la familio Ursedoj. La genro Ursus estas la taksonaro de ursoj kiu inkludas la tre amplekse distribuatan brunajn ursojn,[1] la polusajn ursojn,[2] kaj la nigrajn ursojn. La nomo estas derivata el la Latina ursus, signife urso.[3][4]
Iam la genroj Melursus kaj Helarktos ankaŭ estas inkluditaj en Ursus. La azia nigra urso kaj la polusa urso, laŭ pli malnovaj sistematikoj, havis siajn proprajn genrojn, laŭorde, Selenarctos kaj Thalarctos. Nun estas ĝenerala konsento ke tiuj taksonoj havas rangon de subgenro. Amerika nigra urso, bruna urso kaj polusa urso povas interpariĝi kaj ekzistas iu kvanto de interspeciaj hibridoj inter ili (Ursedaj hibridoj).
La veraj ursoj estas la plej konata genro de la familio Ursedoj. La genro Ursus estas la taksonaro de ursoj kiu inkludas la tre amplekse distribuatan brunajn ursojn, la polusajn ursojn, kaj la nigrajn ursojn. La nomo estas derivata el la Latina ursus, signife urso.