dcsimg

Rokpipio ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Rokpipio, Anthus petrosus, estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en rokaj marbordoj de okcidenta Eŭropo norden el Britio. Ili estas ĉefe loĝantaj birdoj en Irlando, Britio kaj Francio, okcidente de sia teritorio, sed la populacioj de Skandinavio kaj Rusio migras suden vintre; individuoj foje restas en interna Eŭropo. En Saksio ĝi estas rare vidata vizitanto ekzemple; la Staatliches Museum für Tierkunde Dresden havas ununuran specimenon (C 13347), masklo mortpafita ĉe Dresdeno en oktobro 1894[1].

Ĝi estis iam inkludata en la frata specio, nome la Akvopipio (A. spinoletta), same kiel sia iom pli diferenca parenco el la Pacifiko nome la Okraventra pipio (A. rubescens).[2]

Aspekto, sistematiko kaj ekologio

 src=
A. p. kleinschmidti ĉe Suðuroy, Ferooj

Kiel plej parto de aliaj pipioj, tiu estas nedistingeblaspekta specio surgrunda, ĉefe malhelbruna supre kaj tre strieca sablokolora sube. Ĝi havas malhelajn krurojn, palgrizajn eksterajn vostoplumojn kaj longecan malhelan bekon. Ties malhela plumaro estas adapto al la rokaj marbordaj kie ili reproduktiĝas kaj vintrumas.

La subspecioj de Okcidenta Eŭropo (nome A. p. petrosus, A. p. kleinschmidti kaj A. p. meinertzhageni) restas malhelgrizbrunaj la tutan jaron. La birdoj de Skandinavio kaj Baltio (A. p. littoralisBordpipio) estas kutime nedistingeblaj el petrosus vintre; ili povus montri rozkolorecajn subajn partojn kaj palan superokulan strion somere, simile al la Akvopipio (A. spinoletta). Vagantaj birdoj vintre estas facile distingeblaj el la Akvopipio sed maleble atribuebla al subspecio laŭ la aspekto kaj mezuroj. Tamen la okcidentaj populacioj estas preskaŭ loĝantaj birdoj, tiom orienten kiom ĉe la baseno de la rivero Elbo vagantaj Rokpipioj estas probable ĉefe littoralis[3].

Ties alvoko estas eksploda fit. La kanto, kiel ĉe multaj pipioj, estas serio de "noteroj" de ripetata pli malpli strida pepado de solaj aŭ duoblaj notoj; ĝi finas per trilado kaj havas kutime malpli, sed pli longdaŭraj "noteroj" (dekduo da ripetoj aŭ plie) ol ĉe la Akvopipio.[4]

Tiu specio estas insektovora kiel siaj parencoj, kaj kiel kutime ĉe Motaciledoj serĉas multe de sia predataro piedirante. Rokpipio tendencas troviĝi laŭlonge de roka marbordo, dum Akvopipioj preferas herbejojn ĉe marĉoj aŭ akvorezervejoj. Kvankam ili koncidas en la sama ĝenerale areo foje, ili rare troviĝas en la sama habitato. Ls Rokpipio estas multe pli alproksimiĝebla ol la Akvopipio. Se ĝi estas ĝenata, ĝi forflugas je mallonga distanco, ĉe grundo, kaj surteriĝas denove.[5]

Notoj

  1. Töpfer (2007)
  2. Alström & Mild (1987, 1996), Voelker (1999), Sangster et al. (2002)
  3. Bijlsma (1977), Töpfer (2007)
  4. Alström & Mild (1996), Leonovich et al. (1997)
  5. Bijlsma (1977), Alström & Mild (1996)

Referencoj

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Rokpipio: Brief Summary ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Rokpipio, Anthus petrosus, estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en rokaj marbordoj de okcidenta Eŭropo norden el Britio. Ili estas ĉefe loĝantaj birdoj en Irlando, Britio kaj Francio, okcidente de sia teritorio, sed la populacioj de Skandinavio kaj Rusio migras suden vintre; individuoj foje restas en interna Eŭropo. En Saksio ĝi estas rare vidata vizitanto ekzemple; la Staatliches Museum für Tierkunde Dresden havas ununuran specimenon (C 13347), masklo mortpafita ĉe Dresdeno en oktobro 1894.

Ĝi estis iam inkludata en la frata specio, nome la Akvopipio (A. spinoletta), same kiel sia iom pli diferenca parenco el la Pacifiko nome la Okraventra pipio (A. rubescens).

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO