dcsimg

Okulringa parulio ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Okulringa parulio, Oporornis tolmiei, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj malgranda genro de Oporornis, kie ĝi estas unu el la kvar specioj. Kiel ĉiuj membroj de la genro Oporornis, tiuj birdoj estas trankvilaj kaj fortikaj paruliedoj kun mallongaj vostoj, preferantaj ĉeeston ĉe aŭ sur grundo, escepte dum kantado.

La okulringa parulio estis nomata en Usono MacGillivray's Warbler fare de John James Audubon honore de skota ornitologo William MacGillivray, kvankam la merito malkovri ĝin estis de John Kirk Townsend. La latina scienca nomo "tolmiei" havas kialon honore de William Fraser Tolmie.

Plenkreskulo de Okulringa parulio longas ĉirkaŭ 13 cm. Ĝi estas olivverdeca en la supraj partoj kaj sablokolora al flaveca sube. Maskloj havas nigrajn kapojn kaj brustojn, dum inoj kaj nematuruloj havas helgrizajn kapojn kaj blankajn okulringojn. Okulringa parulio estas preskaŭ identa al sia orienta parenco, la Nigrakapa parulio, kaj la ununura diferenco inter ambaŭ specioj estas la manko de okulringo ĉe la Nigrakapa parulio.

Tiu nearktisa birdo estas migrantaj kaj somerumas en moderklimataj arbaroj de okcidenta Usono kaj en borealaj arbaroj de okcidenta Kanado. Aŭtune tiuj birdoj migras reen al Centrameriko, kie ili restas en moderklimataj arbustaroj vintre.

Referencoj

 src=
ino

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Okulringa parulio: Brief Summary ( Esperanto )