dcsimg

Stria grilbirdo ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Stria grilbirdo (Locustella lanceolata) estas birdospecio de la genro de Locustella aŭ birdoj kiuj kantas kvazaŭ insektoj (Lokusto). Ili reproduktas el nordorienta eŭropa Rusio tra norda Azio al norda Hokkaidō, Japanio. Ili estas migrantaj birdoj, kiuj vintrumas en sudorienta Azio.

Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta en herbejo kun iom da pli densa arbustaro aŭ arboj, ofte ĉe akvo en marĉoj aŭ humidaj klaraĵoj. La ino demetas kvin ovojn en nesto en herbotufo. Tiu specio estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo. Unu el la plej taŭgaj lokoj por vidi tiun kaŝeman specion kiel vaganto estas la Insulo Fair, Ŝetlandoj.

Tiu estas malgranda silviedo. Plenkreskulo havas tre striecan brunan dorson, helgrizajn subajn partojn, kun pli hela gorĝo, sed kun brusto kaj flankoj tre markataj de nigrecaj punktoj kiel strioj, dum la ventro estas tute blankeca kaj senmarka. Ĉe kapo videblas hela superokula strio kaj ne tiom markata ankaŭ hela okulringo. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de grilbirdoj, sed junuloj estas iom pli flavecaj sube. Kiel plej parto de silviedoj, ankaŭ tiuj estas insektovoraj.

Tiu estas kaŝema specio malfacile videbla escepte foje dum kantado. Ĝi kasiĝas inter herbo kaj malalta foliaro.

La kanto estas monotona mekanika insekteca bobenado, iom kiel la Makula grilbirdo, ofte krepuske.

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO