Pariĥizo, latine Pachyrhizus, estas genro el la familio el la fabacoj (Fabaceae). La genro havas kvin ĝis ses speciojn.
Male al la aliaj „fazeoloj“, kies fruktoj estas manĝataj, la paĥirizo estas manĝata ne la guŝoj, sed la radikoj estas manĝataj. La semoj estas venenaj.
Pariĥizoj disvastigas nature de Meksiko ĝis Sudameriko. Pachyrhizus erosus estis importita per galiono de Meksikio trans la Filipinoj al Azio. Tie ĝi fariĝis la plej ŝatataj de la ĉinaj ĝardenistoj. La planto preferas varman klimaton kun averaĝa precipitaĵo.
Pariĥizoj estas grimpantaj plurjaraj herbaj plantoj, kiuj rapide kreskas kaj kies tigoj atingas longecon ĝis kvin metroj. La planto havas multajn blankajn kaj violkolorajn florojn. La radikoj similas al sukerbetoj kaj atingas pezon de kvin kilogramoj. Oni povas multobligi la planton per semo aux per radikstikaĵoj.
La kromosomo-nombro estas 2n = 22.
De la paraĥizoj oni povas manĝi nur la karnon de la radikoj, ĉar la aliaj plantpartoj, krom la floroj, estas venenaj pro rotenono kaj ties glukozido. La radiko estas facile senŝeligebla. La radiko havas similan guston kiel la terpomo kaj estas manĝeblaj krudaj aŭ mallonge kuiritaj.
En la genro ekzistas kvin ĝis ses specioj: