dcsimg

Alismo ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

Alismo (latine Alisma) estas genro de akvoplantoj.

Priskribo

La alismo estas plurjara (staŭdo) herbeca akvoplanto kun bazaj folioj kaj regulformaj trinombraj floroj (floroformulo Ka3Ko3A6 aŭ ∞G6 aŭ ∞ ovario supre staranta). Alismo estas insekte polenata.

Specioj

La genro konsistas el la jenaj specioj:

La Plantagalismoakvoplantago (latine Alisma plantago-aquatica) estas staŭdo kun blankaj aŭ helruĝaj floroj en verticile branĉiĝantaj infloreskoj sur ĝis 80 cm altaj tigoj. kreskas en marĉo aŭ malprofunda akvo. La verda planto estas venena; ĝi estas ofta fiherbo de rizkulturoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Alismo: Brief Summary ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

Alismo (latine Alisma) estas genro de akvoplantoj.

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO