La ĉinia traĥikarpo, aŭ ĉinia kanabopalmo (Trachycarpus fortunei) estas palmo kiu apartenas al la subfamilio Coryphoideae d la familio de la Arekacoj (Arecaceae).
En la alpaj landoj la palmo ankaŭ nomiĝas treĉina palmo, ĉar la planto disvastiĝi kiel novplanto . En Svislando la planto estas en la Nigra Listo de invadaj specioj .[1]
La planto ricevis la nomon de la angla esplorvojaĝanto Robert Fortune. Ĝi estas unuafoje menciita de la germana kuracisto kej japanvojaĝanto Engelbert Kämpfer sub la japana „shuro“ . La sveda kuracisto Carl Peter Thunberg faris en 1784 la unuan priskribon. Ĝi portis lian nomon ĝis 1861, kiam Hermann Wendland metis ĝin en la nova genro Trachycarpus stellte. 1830 la germana kuracisto kaj naturesploristo Philipp Franz von Siebold portis semon de la palmo al Eŭropo. En 1850 la planto estis profunde priskribita sub la nomo Chamaerops excelsa de Carl Friedrich Philipp von Martius. Ĝis 1931 ĝi havis la nomon Trachycarpus excelsa kaj ekde tiam ĝia korekta nomo estas Trachycarpus fortunei.
Trachycarpus fortunei iestas mezgranda palmata palmo, kiu kreskas ĝi maksimume 12 ĝis 15 m. La trunko estas junaĝe komplete kaj post nur en sia supra parto dense kovrata de brunaj fibroj. La fibroj estas restaĵoj de la foliingoj. La folibazoj kaj la firbroj restas ofte dum la tuta plantvivo ĉe la trunko, kiu atingas perimetron de 70 ĝis 110 cm. Ekde alteco de ĉ. unu metro aperas printempe aŭ masklaj aŭ inaj infloreskoj
Trachycarpus fortunei estas kultivataj kiel ornamplanto en multaj ĝardenoj en Eŭropo. Ĝi esta ŝatata pro ĝia vintrorezisteco. La arbokrono povas konsisti el 50 (kaj pli ) verdaj palmataj folioj. Iom post iom la plej malnovaj flaviĝis de la pinto kaj sekiĝis.
La foliingo reformiĝas al reto el fibroj, el kiu poste fariĝas densan teksaĵo el longaj, malfajnoj, malhelbrunaj fadenoj. El la aperturoj de la foliingoj elkreskas multajn longajn folietformajn alpendaĵojn, kiu disigas en mallarĝaj papirusaj brunaj 15 ĝis 50 cm longaj strioj. Tiuj kanaboformaj fadenoj donas la planton la nomon „kanabo-palmo“.
La petioloj estas 0,5 ĝis 1,0 m longaj kaj havas pli aŭ malpli triangulan kversekcon, la aupra surfaco estas glata, la malsupra eĝo rondigita; ĝi larĝeco estas ĉ. 2 cm, kaj egallarĝa de la bazo al la pinto. Ĉe la komenco de la foliplato estas ligneca duonluma lango (ligula aŭ hastula) aŭ kresko kun malegalaj kaj dentaj ĉirkaŭaĵoj. La petioloj estas je la flankoj akreeĝaj kaj havas dornojn aŭ dentojn.
La krono konsistas el ĝi 50 palmataj folioj aŭ eĉ pli. La supra surfaco estas malhelverda kaj iomete brila, la malsupra surfaco ofte bluece-blanke prujna, precipe ĉe junaj folioj. La folioj havas 40 ĝis 50 segmentoj kun longeco de 50 ĝis 90 cm. La foliplato havas diametron de 90 ĝis 160 cm kaj estas dividita per la segmentoj de malrergula profundeco. La segmentoj estas glavformaj ĉ. 3 cm larĝaj kaj je la pinto malpli larĝaj.
Trachycarpus fortunei estas ege variabla planto. Unuflanke pro la grandega disvastigejo formiĝis multajn lokajn variantojn kaj aliflanke ĝi varias depende de la kultivloko kaj kulivkondiĉoj.
Tiu planto estas dioika kaj havas havas unuseksaj inforeskoj, nur malofte la planto havas duseksajn inflorskeojn.
La masklaj infloreskoj kreskas unu vetikalaj, post kurbiĝas kaj fine pendiĝas. Ili estas 70 ĝi 90 cm longaj kaj konsistas je la duono el dika flortigo. Ili estas pedunkloj kun tri aŭ kvar ĉefaj disbranĉiĝoj. Post la florado ili velkis kaj sekiĝis sed restas ĉe la planto dum jaroj.
Grandaj kaj fortaj palomo havas flortigojn kun sama perimetro kiel homa manartiko kaj komplete ĉirkaŭita de spato.
La masklaj infloreskoj konsistas el dense starantaj flavaj floroj, kiuj epariĝas polenojn. La inaj floroj estas helverdaj kaj ne tiom dense starantaj.
La masklaj floroj havas etajn travideblaj brakteetoj. La floroj estas flavaj karnecaj kaj 3 mm grandaj. La sepaloj estas diversgrandaj, ovoformaj kaj pintigitaj kaj ĉe la randoj glataj. La petaloj estas larĝaj kaj ovformaj kaj duople pli grandaj ol la sepaloj.Ekzistas 6 samgrandaj stamenoj kun liberaj, preskaŭ spindelfomaj filamentoj. La anteroj estas oblongaj ĝis sagoformaj. La floro havas tri senharajn karpelojn.
La maturaj fruktoj estas bluaj, renformaj kaj glataj beroj. Ili havas grandecon de 12 ĝis 13 mm X 9 mm. La perikarpo estas 2/3 mm dikaj kaj la epikarpo (semŝelo) folidika, brilanta kaj rompebla. La mesokarpo estas maldika kaj malhelviola, kun dolĉa gusto kaj karneca, se la frukto estas freŝa.
La semoj esta imete pli malgrandaj ol la frukto.
La hejregiono de la ĉina kanabopalmo estas de Himalajo en norda Hindio ĝis norda Tajlando kaj Ĉinio. La vera devenregiono de Trachycarpus fortunei ŝajnas esti la subtropikaj regionoj de meza- kaj orienta Ĉinio.
La ĉinia kanabopalmo estas malvarmrezista specio, kial ĝi ankaŭ troviĝas ofte en mediteraneaj ĝardenoj. En Eŭropo ĝi kreskas en la tuta mediteraneo ĝis mildaj regionoj de Mezeŭropo.
Tre proksima specio estas Trachycarpus takil el la orienta Himalajo (Kumaon). Bonvolu vidu la priskribon de tiu specio.
Trachycarpus fortunei "wagnerianus" estis priskribita en 1915 de la botanikisto Odoardo Beccari kiel nova specio kun la nomo“ Trachycarpus wagnerianus“. Hodiaŭ ĝi ne estas propra specio, se nur sinonimo por Trachycarpus fortunei.
Trachycarpus fortunei estas la plej ofte kultivata specio de la ok oficiale (laŭ „Kew Gardens“) rekognitaj specioj de kanabo-palmoj. En pli fuaj jaroj ĝi estis grava utilplanto. La rezistemaj fibroj estis uzataj por fari matojn, ŝnurojn, brosojn kaj pluvkapotojn. Ankaŭ la rezista trunkligno de la palmo estas tre ŝatata.
ĉinia traĥikarpo (Trachycarpus fortunei):
kiel tinplanto.
La ĉinia traĥikarpo, aŭ ĉinia kanabopalmo (Trachycarpus fortunei) estas palmo kiu apartenas al la subfamilio Coryphoideae d la familio de la Arekacoj (Arecaceae).
En la alpaj landoj la palmo ankaŭ nomiĝas treĉina palmo, ĉar la planto disvastiĝi kiel novplanto . En Svislando la planto estas en la Nigra Listo de invadaj specioj .