dcsimg

Passiflora ligularis ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La flava granadilo aŭ science Passiflora ligularis estas plantospecio el la genro de la Pasifloroj (Passiflora) en la familio de la Pasifloracoj (Passifloraceae). Ĝi kreskas kiel 10 m longa liano. La natura disvastigejo estas Sudameriko, Mezameriko kaj Meksiko. La planto ankaŭ estas kultivata en tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Afriko, Azio kaj la pacifikaj insuloj.

Priskribo

La flava granadilo estas ĉiamverda, proliferanta kaj je la bazo ligniĝita liano kun senharaj tigoj. La spiralformaj ĉiroj kreskas el la foli- kaj florakseloj. La folioj kreskas alterne. La stipuloj estas pinte ovformaj kaj longas ĝis 2,5 cm.

La floroj havas ĉ. 10 cm perimetron. Ili staras ofte pare. La flortigoj havas 4 cm longajn tigetojn. La sepaloj estas ove lancete, malbrile verdaj kaj havas dornan pinton. La petaloj estas lancetaj kun blankaj punktoj. La kvin stamenoj havas flavajn anterojn. La stiluso kaj la stigmo estas verdece blankaj.

La frukto estas 7 ĝis 8 cm granda bero. Nematuraj fruktoj estas bluverdaj kaj havas malgrandajn verdajn-blankajn punktojn. Maturaj fruktoj havas maldikan oranĝkoloran ŝelon kun brunaj punktoj. La blanka aŭ flava mezokarpo estas seka kaj spongeca kaj sengusta. La pulpo de la matura frukto estas dolĉa kaj nur iom acida.

Disvastigo

La natura disvastigejo de tiu specio estas en Nordameriko, la meksikaj federaciaj ŝtatoj Chiapas, Colima, Michoacán, Oaxaca, Puebla kaj Veracruz, en Mezameriko en Costa Rica, Salvadoro, Gvatemalo, Honduraso kaj Panamo en Sudameriko en Venezuelo, Bolivio, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo.

Sistematiko

La dolĉa granadilo (Passiflora ligularis) estas specio el la genro de la Pasifloracoj (Passiflora), subgenro Passiflora en la familio de la Pasifloracoj (Passifloraceae). Tie la genro apartenas al la tribo Passifloreae en la subfamilio Passifloroideae. La specio estis priskribita unuafoje 1805 fare de Antoine-Laurent de Jussieu. La speciepiteto ligularis venis de la latina kaj signifas "langoforma".

Uzado

 src=
fruktoj de la dolĉa granadilo (maldekstre) en Vieno.

La dolĉa granadilo estas la dua plej grava pasifrukto, dum marakujo estas la dua plej grava frukto de la Pasifloroj.

Fontoj

  • Bernd Nowak, B. B. Schulz:Taschenlexikon tropischer Nutzpflanzen und ihrer Früchte . Quelle&Meyer, Wiebelsheim.2009.ISBN=978-3-494-01455-5 , paĝoj 427–429.
  • Genaus, H. : Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. Nikol. eldono 3. Loko. Hamburg. 2005. ISBN = 3-937872-16-7. Paĝoj 340}}
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Passiflora ligularis: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La flava granadilo aŭ science Passiflora ligularis estas plantospecio el la genro de la Pasifloroj (Passiflora) en la familio de la Pasifloracoj (Passifloraceae). Ĝi kreskas kiel 10 m longa liano. La natura disvastigejo estas Sudameriko, Mezameriko kaj Meksiko. La planto ankaŭ estas kultivata en tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Afriko, Azio kaj la pacifikaj insuloj.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO