La leonharara meduzo (Cyanea capillata), konata ankaŭ kiel giganta meduzo aŭ pli simple hararmeduzo,[1] estas la plej granda konata specio de meduzo. Ties teritorio estas limigita al malvarmaj, borealaj akvoj de Arkto, norda Atlantika, kaj norda Pacifika Oceanoj. Ili oftas en la Manika Markolo, Irlanda Maro, Norda Maro kaj en akvoj de okcidenta Skandinavio sude ĝis Kattegat kaj Øresund. Ili povas ankaŭ drivi en la sudokcidenta parto de la Balta Maro (kie ili ne povas reproduktiĝi pro la malalta salenhavo). Similaj meduzoj, kiuj povas estis de la sama specio, oni scias ke ili loĝas en maroj ĉe Aŭstralio kaj Novzelando. La plej granda registrita specimeno, alteriĝinta sur la marbordo de Golfo de Masaĉuseco en 1870, havis korposakon kun diametro de 2.3 metroj kaj tentaklojn 37.0 m longajn.[2] La hararmeduzo estis observata sub 42°N latitudo dum ioma tempo en la plej grandaj golfoj de la orienta marbordo de Usono.
La hararmeduzo uzas siajn pikvundajn tentaklojn por kapti, reteni kaj manĝi predojn kiaj fiŝoj, markreaĵoj kaj pli malgrandaj meduzoj.[3]
Realgranda modelo en la Nacia Muzeo de Natura Historio, Vaŝingtono, Usono
Blua hararmeduzo en Askeröfjorden ĉe Stenungsund, Svedio.
La leonharara meduzo (Cyanea capillata), konata ankaŭ kiel giganta meduzo aŭ pli simple hararmeduzo, estas la plej granda konata specio de meduzo. Ties teritorio estas limigita al malvarmaj, borealaj akvoj de Arkto, norda Atlantika, kaj norda Pacifika Oceanoj. Ili oftas en la Manika Markolo, Irlanda Maro, Norda Maro kaj en akvoj de okcidenta Skandinavio sude ĝis Kattegat kaj Øresund. Ili povas ankaŭ drivi en la sudokcidenta parto de la Balta Maro (kie ili ne povas reproduktiĝi pro la malalta salenhavo). Similaj meduzoj, kiuj povas estis de la sama specio, oni scias ke ili loĝas en maroj ĉe Aŭstralio kaj Novzelando. La plej granda registrita specimeno, alteriĝinta sur la marbordo de Golfo de Masaĉuseco en 1870, havis korposakon kun diametro de 2.3 metroj kaj tentaklojn 37.0 m longajn. La hararmeduzo estis observata sub 42°N latitudo dum ioma tempo en la plej grandaj golfoj de la orienta marbordo de Usono.
La hararmeduzo uzas siajn pikvundajn tentaklojn por kapti, reteni kaj manĝi predojn kiaj fiŝoj, markreaĵoj kaj pli malgrandaj meduzoj.