Brova penelopo, Brova jakuo aŭ Jakupembo, Penelope superciliaris, estas neotropisa specio de Jakuo, sudamerika kokoforma birdo de la familio de Kracedoj.
Ĝi vivas en sekaj regionoj de nordorienta Brazilo nome en cerado kaj kaatingo, same kiel ĉe sudorienta Brazilo; ankaŭ ĉe pantanal kaj apuda sudorienta Amazona Baseno. Ĝi troviĝas ankaŭ en orienta Paragvajo kaj plej nordorienta Argentino, kaj orienta Bolivio ĉe Pantanal.[1]
Distingiĝas je tri subspecioj:
La Brova penelopo vivas en etaj aroj po tri aŭ kvar uloj kaj loĝas en arbaraj bordoj, arbetaroj kaj kaatingoj. Ofte ĝi nestas surbranĉe super riveroj. Se ne estas ĉasta, ĝi toleras homan proksimecon kaj povas troviĝi eĉ ĉe la urbo Rio de Janeiro, ĉe lokoj kiaj la Riodeĝanejra Botanika Ĝardeno aŭ la apuda Arbaro Tijuka.[2]
Ili estas 55 cm longaj birdoj, malhelaj kun rimarkinda nuda ruĝa mentonsako. Temas pri tre malhelbruna kokeca birdospecio. La vosto estas longa. Estas blanka skvameco ĉe la brusto formata de helaj plumobordoj. La irisoj estas ruĝaj kaj la kruroj grizecaj. Nomiga trajto estas hela superokula bordo (brovo) de la nuda vizaĝo kiu povas esti blankeca al sablokolora.
Brova penelopo, Brova jakuo aŭ Jakupembo, Penelope superciliaris, estas neotropisa specio de Jakuo, sudamerika kokoforma birdo de la familio de Kracedoj.