Sandoricum koetjape estas specio el la genro de la familio de meliacoj (Meliaceae)[1]. La fruktoj nomiĝas santolo kaj estas ofte kultivataj en sudorienta Azio kaj multaj aliaj tropikaj regionoj.
Sandoricum koetjape estas rapide kreskanta, ĉiamverda (en sekaj regionoj folifala), granda arbo, kiu kreskas de 15 ĝis 45 metroj. La granda trunko havas helan eksteran arboŝlon. Ĝi havas branĉojn ĝis la grundo. Malnovaj ekzempleroj havas apogilradikoj.[2]
La alternantaj kaj spiralaj folioj havas tigojn. La foliplato konsistas el tri folipartoj. La folipartoj estas eliptaj ĝis oblonge ovformaj kaj 20 ĝis 25 cm longaj kun obtuza bazo kaj pinta fino.[2]
Ĉe la junaj branĉoj troviĝas super infloreskofustoj la 15 ĝis 30 cm longaj paniklaj infloreskoj. La verdecaj, flavecaj aŭ rozkolore flavaj floroj havas grandecon de ĉ. 1 cm. Ekzistas kvin petaloj.[2]
La 4 ĝis 7,5 cm grandaj kapsulfruktoj estas kugloformaj ĝis iomete plataj kaj ofte havas sulketoj. En matura stato flavecaj ĝis orkoloraj, kelktempe rozkolore tonigitaj aŭ oranĝkoloraj fruktoj havas maldikan ĝis dikan fruktŝelon kun hareca surfaco. La fukto enhavas laktosukon kaj tri ĝis kvin semojn. La semoj havas arilon, kiu estas manĝebla. La blanke transparenta, suka pulpo havas dolĉan, acidecan aromon. La brunaj kaj ĝis 2 cm longaj semoj ne estas manĝeblaj. Sur la malaja duoninsulo la fruktoj maturiĝas en junio kaj julio, en Florido en aŭgusto kaj septembro kaj en Filipinoj de julio ĝis oktobro.[2]
Sandoricum koetjape indiĝenas origine en Hindoĉinujo, precipe en Kamboĝo kaj suda Laoso kaj Malaja Duoninsulo. La arbo jam de longe estis kultivataj kaj intertempe sovaĝiĝis en multaj regionoj de Barato, Anamanoj Molukoj, Maŭricio ĝis Filipinoj, Malajzio kaj Indonezio. Santolo estas kultivataj kiel fruktarbo en sudorienta Azio kaj multaj aliaj tropikaj regionoj.[2]
La unua priskribo de tiu specio okazis en 1768 sub la nomo (bazionimo) Melia koetjape fare de Nicolaas Laurens Burman en Flora Indica ... nec non Prodromus Florae Capensis, p. 101. En 1912 la planto ricevas la nomon Sandoricum koetjape de Elmer Drew Merrill en Philippine Journal of Science, volumo 7 (4), p. 237[3]. Pliaj sinonimoj por Sandoricum koetjape (Burm. f.) Merr. estas: Sandoricum indicum Cav., Sandoricum nervosum Blume.[4][1]
La fruktoj estas manĝataj krude foriginte la ŝelon. Oni ankaŭ povas fari el santoloj marmeladon, ĵeleon, siropon aŭ ĉatnion. El tro maturaj fruktoj kaj rizo oni faras alkoholan trinkaĵon.[2]
La folioj ankaŭ taŭgas en la medicino. Ili efikas kontaraŭ jukon de la haŭto.[2] En Filipinoj oni uzas frexajn foliojjn por plifortigi la ŝviton ĉe febro.[2]
La ligno estas relative malmola kaj estas bone prilaborebla, sed ofte estas malpli kvalita kaj relative rapide disfalas en humida klimato [2]
Sandoricum koetjape estas specio el la genro de la familio de meliacoj (Meliaceae). La fruktoj nomiĝas santolo kaj estas ofte kultivataj en sudorienta Azio kaj multaj aliaj tropikaj regionoj.