dcsimg

Rhododendron ferrugineum ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

Rhododendron ferrugineumfera rododendro, alpa rozo, neĝo rozo, aŭ rustofolia alpa rozo estas ĉiamverda arbusto kiu kreskiĝas ĝuste super la arbolinio en la Alpoj, Pireneoj, Ĵurasa kaj nordaj Apeninoj, sur acidaj grundoj. Ĝi estas la tipospecio por la genro Rhododendron. Ĝi povas keskiĝi ĝis 1 m alta kaj produktas arojn de roz-ruĝaj, sonorilformaj floroj tra la tuta somero. La subaj flankoj de la folioj estas kovrataj de rusto-brunaj punktoj, kiuj havigas al la specioj sian sciencan nomon. Tio estas kontraste al la Rhododendron hirsutum, kiu ne havas tian brunan koloraron, havas harecajn bordojn ĉe la folioj kaj kreskiĝas super kalkoŝtono. Kie ambaŭ specioj kunestas (kutime sur grundoj de intermeza pH), povas ekzisti hibrido Rhododendron × intermedium; kiel ties nomo sugestas, ĝi estas intermeza en formo inter la du parencaj specioj.

R. ferrugineum estas modere toksa, enhavas arbutenon, arekolenon kaj rodoksantenon, kaj povas okazigi vomadon, kaj malfacilaĵojn de digesta, nerva, spira kaj kardiovaskula sistemoj.[1]

Referencoj

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Rhododendron ferrugineum: Brief Summary ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

Rhododendron ferrugineum aŭ fera rododendro, alpa rozo, neĝo rozo, aŭ rustofolia alpa rozo estas ĉiamverda arbusto kiu kreskiĝas ĝuste super la arbolinio en la Alpoj, Pireneoj, Ĵurasa kaj nordaj Apeninoj, sur acidaj grundoj. Ĝi estas la tipospecio por la genro Rhododendron. Ĝi povas keskiĝi ĝis 1 m alta kaj produktas arojn de roz-ruĝaj, sonorilformaj floroj tra la tuta somero. La subaj flankoj de la folioj estas kovrataj de rusto-brunaj punktoj, kiuj havigas al la specioj sian sciencan nomon. Tio estas kontraste al la Rhododendron hirsutum, kiu ne havas tian brunan koloraron, havas harecajn bordojn ĉe la folioj kaj kreskiĝas super kalkoŝtono. Kie ambaŭ specioj kunestas (kutime sur grundoj de intermeza pH), povas ekzisti hibrido Rhododendron × intermedium; kiel ties nomo sugestas, ĝi estas intermeza en formo inter la du parencaj specioj.

R. ferrugineum estas modere toksa, enhavas arbutenon, arekolenon kaj rodoksantenon, kaj povas okazigi vomadon, kaj malfacilaĵojn de digesta, nerva, spira kaj kardiovaskula sistemoj.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO