dcsimg

Blanka pikonio ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La blanka pikonio ( Picconia excelsa) estas palearktisa specio el la genro pikonio de la familio de oleacoj, endemia en Makaronezio. Ĝi troviĝas en Kanarioj (Hispanujo) kaj Madejro (Portugalujo).

Priskribo

La blanka pikonio estas ĉiamverda arbedoarbeto kiu altas ĝis 10 m. La folioj estas kontraŭstarantaj, 6–8 cm longaj, simplaj, glatrandaj, ofte suben kurbigitaj je la randoj. La frukto estas nigra drupo 1–2 cm longa [1] Blanka pikonio estas laŭrisilva (nubarbara) elemento de la ekoregiono Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj. La planto estas minacata pro habitatodetruo [2].

Referencoj

  1. Flora de Canarias: Picconia excelsa hispane
  2. Bañares, A., et al. (1998). Picconia excelsa angle
licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Blanka pikonio: Brief Summary ( Esperant )