dcsimg

Nordmara mezoplodo ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Nordmara mezoplodo, Dudenta mezoplodoBekobaleno de Sowerby (Mesoplodon bidens), konata ankaŭ kiel Nordatlantika aŭ Nordmara bekobaleno, estas specio de dentobaleno. Ĝi estis la unua mezoplodo kiu iĝis priskribita. James Sowerby, angla naturalisto kaj artisto, por la unua fojo priskribis la specion en 1804 el kranio akirita el masklo kiu estis surstrandigita en Moray Firth, Skotlando, en 1800. Li nomis ĝin bidens, kiu derivas el la du dentoj de la makzelo, nune konata kiel tre ofta trajto en tiu genro.[1]

Fizika priskribo

 src=
Profilo de ina plenkreskulo.

La Nordmara mezoplodo havas la tipan korpoformon de la genro, kaj estas distingita ĉefe pere de la duobla dento de la masklo situa tre malantaŭe en la buŝo. La beko estas mezlonga, kaj la melono estas iom konveksa. La kolormodelo estas griza kun hela kontraŭluo sube, kaj ofte videblas mordoj de ŝarkoj kaj cikatroj el dentoj (en maslloj). Tiu baleno atingas 5 metrojn ĉe inoj kaj 5.5 metrojn ĉe maskloj, kun pezo de 1000-1300 kilogramoj. La gravedperiodo daŭras 12 monatojn kaj la idoj estas naskitaj kun longo de 2.4 al 2.7 metroj kun pezo de ĉirkaŭ 185 kilogramoj.

Dieto

La dieto de la Nordmara mezoplodo konsistas el kalamaroj kaj malgrandaj fiŝoj.[2]

Notoj

  1. Sharks and Whales (Carwardine et al. 2002), p. 358.
  2. (Novembro 2011) “Diet of mid-Atlantic Sowerby's beaked whales Mesoplondon bidens”, Deep Sea Research Part I: Oceanographic Research Papers 58 (11), p. 1084–1090.
licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Nordmara mezoplodo: Brief Summary ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Nordmara mezoplodo, Dudenta mezoplodo aŭ Bekobaleno de Sowerby (Mesoplodon bidens), konata ankaŭ kiel Nordatlantika aŭ Nordmara bekobaleno, estas specio de dentobaleno. Ĝi estis la unua mezoplodo kiu iĝis priskribita. James Sowerby, angla naturalisto kaj artisto, por la unua fojo priskribis la specion en 1804 el kranio akirita el masklo kiu estis surstrandigita en Moray Firth, Skotlando, en 1800. Li nomis ĝin bidens, kiu derivas el la du dentoj de la makzelo, nune konata kiel tre ofta trajto en tiu genro.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO