La Purpurdorsa sturno (Sturnus sturninus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj.
Ĝi troviĝas en Kamboĝo, Ĉinio, Kristnaskinsulo, Barato, Indonezio, Irano, Japanio, Koreio, Laoso, Malajzio, Mongolio, Birmo, Pakistano, Rusio, Singapuro, Tajvano, Tajlando, Vjetnamio, kaj for de tiu orientazia teritorio en Jemeno, Norvegio kaj Britio, kiel enmetita specio.
Ĝi estas blankeca birdo kun brunecaj flugiloj striecaj je blanko kaj kun brilnuancoj violecaj subŝultre (kio nomigas la specion) kaj malhelverdaj en bazo de flugilplumoj. Beko, kruorj kaj okuloj estas malhelaj.
Ties natura habitato estas nordaj kaj moderklimataj arbaroj.