dcsimg

Ruĝeckrona melozono ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Ruĝeckrona melozono (Melozone kieneri) estas Amerika pasero, tio estas birdospecio de la familio de Emberizedoj.

Disvastiĝo

Ĝi estas endemia de okcidenta kaj sudokcidenta Meksiko. Tiu specio loĝas kaj en Okcidenta Patrinmontaro kaj en montoĉena Novvulkanio.

La natura biotopo de la Ruĝeckrona melozono estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, altaltitudaj arbustaroj, kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj. Estas birdo ĉefe surterema. Preferas loĝi en areoj abundaj je arbustoj. Serĉas nutradon surgrunde kaj inter subkreskaĵaro. Loĝas en duondezertaj kaj dezertaj zonoj el sudo de Sonoro al Oaĥako, en la deklivaro de Okcidenta Patrinmontaro, la Suda Patrinmontaro kaj ĝis Miksteka Montaro, en Oaĥako kaj Pŭeblo. Loĝas el proksime de marnivelo al montaroj de altitudoj proksimaj al 2 000 m smn.

Aspekto

Ties grando estas 15–17.5 cm. Ne estas seksa dimorfismo. Plenkreskulo havas ruĝecajn kronon, kolflankojn kaj nukon kun blanka bridopunkto kaj olivecbrunaj frunto kaj antaŭa krono. La vizaĝo estas olivecbruna kun blanka okulringo. La supraj partoj estas grizecolivaj. Gorĝo kaj subaj partoj estas blankecaj kun nigra centra brustomakulo kaj bruneca strieco. Subvostaj kovriloj estas helbrunaj. Junuloj estas malhelbrunaj en supraj partoj.

Referencoj

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Ruĝeckrona melozono: Brief Summary ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Ruĝeckrona melozono (Melozone kieneri) estas Amerika pasero, tio estas birdospecio de la familio de Emberizedoj.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO