dcsimg

Kirtlanda parulio ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Kirtlanda parulio, Dendroica kirtlandii, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica. Ĝi estas interesa specio kiu dependas nune de la homa agado pro ties survivado kaj evito de formorto.

Ĝeneralaĵoj

Tiu nearktisa birdo ricevas sian nomon laŭ Jared P. Kirtland, doktoro kaj amatora naturalisto de Ohio. La specio estis preskaŭ formortinta antaŭ 50 jaroj, sed nun estas survoje al rekuperado. Ĝi postulas grandajn areojn de densa arbetaro de Banks-pino por sia reprodukta biotopo. Tiu vivejo estis historie kreata de naturaj incendioj, sed nune ĝi estas ĉefe kreata per rikolto kaj plantado de semoj de tiuj Banks-pinoj[1].

 src=
ino

Ekde mezo de la 19a jarcento almenaŭ ĝi iĝis endemia specio kun tre limigita teritorio. Preskaŭ la tuta populacio pasas printempon kaj someron en nordoriento de la Malsupra Duoninsulo de Miĉigano kaj vintrumas en Bahamoj.

Aspekto

Tiuj malgrandaj birdoj (15 cm longaj) estas raraj kaj malfacile videblaj. Ili havas bluecgrizajn suprajn korpopartojn kun malhela strieco en dorso kaj flavaj subaj partoj kun striecaj flankoj foje ĝis la brusto. Ili havas fajnajn flugilstriojn, malhelajn krurojn kaj blankajn duonigitajn okulringojn rimarkindajn ĉe malhela vizaĝo. La beko estas nigreca, fajna kaj pintakra. Inoj kaj junuloj estas pli brunaj en dorso, dum maskloj estas pli grizaj kaj havas nigrajn bridojn, dum inoj kaj junuloj havas ilin grizajn. Kiel ĉe la Palmoparulio kaj la Preria parulio, ili ofte skuas siajn vostojn, sed ne eblas konfuzo, ĉar tiuj specioj havas flavajn pugojn kaj vizaĝojn kaj ne havas la rompitan okulringon. La subvosto estas blanka.

Kutimaro

Ĝi estas timida, malgranda, aktiva insektomanĝulo. Kirtlandaj parulioj manĝas en la subaj partoj de arboj, foje ŝvebante aŭ serĉe surgrunde. Tiuj birdoj manĝas insektojn (raŭpoj, papilioj, tineoj, muŝoj kaj akridoj), pinsemojn kaj kelkajn berojn, kiel tiuj de neĝobero, kaj manĝas ankaŭ fruktojn vintre. Ties kanto estas tre laŭta ĉip-ĉip-ĉip-too-too-ŭiit-ŭiit ofte kantata el pinto de stumpo de mortinta arbo aŭ tufo de Norda pinkverko (Quercus ellipsoidalis). Ili banas sin en roso.

La masklo atingas la unua la reproduktan teritorion por sekurigi ĝin kaj je la alveno de la ino plenumas pariĝadajn ceremoniojn per descenda flugo super la ino. Por reproduktado ili postulas arojn de junaj (4 al 20jaraĝaj, 2-4 metrojn alte) arbetoj de Banks-pino. Ili nestumas surgrunde. Ties nesto estas tasforma konstruo kutime ĉebaze de arbo, ĉe malalta branĉo aŭ alia strukturo, farita el herbo aŭ aliaj plantofibroj kiel arboŝeleroj, kovrita el fajna herbo, pinpingloj, musko kaj haroj kaj estas bone kaŝita pere de karekso, herberoj, mirteloj aŭ alia grunda vegetaĵaro. Ambaŭ seksoj helpas por la nestokonstruado. La 4 al 6 ovoj estas blankaj al kremorozkolorecaj, markataj je bruna, ĉefe ĉe la larĝa pinto (18 mm). Nur la ino plenumas la kovadon kiu daŭras 14-16 tagojn (plej longa inter nordamerikaj paruliedoj), sed la masklo manĝigas la inon. Post eloviĝo la idoj estas nekapablaj kaj elnestiĝo okazas post 10-13 tagoj sed la idoj restas proksime kaj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj dum pli da 2 semajnoj.

Teritorio kaj ekologio

Ties reprodukta teritorio estas en tre limigita areo de la nordo de la Malsupra Duoninsulo de Miĉigano. Ĵuse oni trovis reproduktantajn parojn ankaŭ en la Supra Duoninsulo de Miĉigano, Viskonsino kaj Ontario pro rapida etendo de populacio. Reprodukta biotopo estas tipe grandaj areoj de densa arbetaro de junaj Banks-pinoj (Pinus banksiana). Kirtlandaj parulioj loĝas en plej grandaj nombroj en grandaj areoj kiuj estis klarigataj aŭ kie granda natura incendio okazis[1]. Tiuj birdoj lasas siajn reproduktajn biotopojn inter aŭgusto kaj oktobro kaj migras al Bahamoj kaj apudaj insuloj Turkoj kaj Kajkoj; ili revenas al Miĉigano por denova reproduktado en majo. En siaj vintraj vivejoj, ili troviĝas ĉefe en arbustaro, kie manĝas ĉe salvio Salvia verbenaca, ĉe Erithalis fruticosa kaj ĉe neĝobero [2].

Vivejo

 src=
Tiu arbaro de Banks-pino de la Malsupra Duoninsulo estis ankoraŭ tro juna en 2002, sed je 2008 estus taŭga reprodukta biotopo. Je 2015–2020, la maturaj arboj formus arbaron ĉirkaŭ 20 metrojn altan kaj la Kirtlanda parulio jam ne volus reproduktiĝi tie plu.

Ekologio de la Banks-pino

Banks-pinoj estas iom malgrandaj pinoj disvastigataj el kanadaj tundro kaj tajgo al la regiono de la Grandaj Lagoj kaj de la Atlantika Oceano; ili estas boreala specio, kiu vivas nur je preciza klimato[3]. Ties strobiloj malfermiĝas nur post kiam la arboj estis forklarigataj fare de arbarincendioj aŭ pro lignoproduktado sub somera suno. La reprodukta strategio de tiu pino kongruas kun seka tajgo aŭ freŝa moderklimata habitato kio hegemoniis en nordaj glaciaj teritorioj, probable kun multe pli da incendioj ol nuntempe, dum la glaciepoko sekiĝis pli kaj pli[4].

Malpliiĝo al preskaŭ formorto

Dum la klimato ŝanĝis el la glaciepoko dum la lastaj 10 jarmiloj aŭ iom simile, la Banks-pino, kaj sekve ankaŭ la Kirtlanda parulio, ŝanĝis siajn vivejojn norden. Ĉar la Kirtlanda parulio - kaj Paruliedoj ĝenerale – ne povas etendi al subarktaj klimatoj bone, plej parto de la arbaroj de Banks-pino restis tro norde por tiu specio. Krome la Grandaj Lagoj, kiuj formiĝis antaŭ la reeniro de la glaciepoko, estis baro por ties disvastigo. La Kirtlanda parulio troviĝis barita de la etendo de la akvoj, dum la malvarmema Banksia pino etendis sian teritorion tiom for kiom ĝis la Nordokcidentaj Teritorioj.

Dum la Eŭropa koloniigo de Ameriko progresis, multo de la arbaro de la regiono sude de la Grandaj Lagoj estis forhakita kaj neniam rearbarigita. La Kirtlanda parulio restis barita en la Norda Duoninsulo. Kvankam ĝi loĝis iam kie la Dro. Kirtland donis sian nomon, tio estas en la ŝtato de Ohio kaj li mortis en 1877, je la fino de la 19a jarcento certe la birdo jam ne reproduktiĝis tie plu en 1906[5]. La Kirtlanda parulio reproduktiĝis en Ontario sed jam ne plu el la 1940-aj jaroj. Meze de la 20a jarcento ties nombroj malpliiĝis ĝis preskaŭ formorto. La populacio de Kirtlanda parulio estis nur de ĉirkaŭ malpli da 500 individuoj ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj, kaj en 1994 nur 18 km² de taŭga reprodukta biotopo estis disponebla.[6].

Rekuperado

Nuntempe la vivejo de tiu birdo estas zorgata pere de kontrolataj incendioj kaj rikoltadoj de ligno en ties limigita reprodukta teritorio. Ekde kiam tia administrado de vivejo komencis en la 1970-aj jaroj, la nombroj de la birdo rapide kreskis, kvankam la specio estas ankoraŭ je danĝere malaltaj niveloj. Homoj intervenas ankaŭ por protekti tiun birdospecion kontraŭ nestoparazitado fare de la Brunkapa molotro forigante tiun specion de la teritorio, kiun ĝi atingis nur antaŭ unu jarcento malpermesante tiele la disvolvigon de defensa strategio fare de la Kirtlanda parulio. Estis nur ĉirkaŭ 170 reproduktantaj maskloj restantaj en 1987. Ĉirkaŭ 1995 estis jam 765 reproduktantaj maskloj en Miĉigano, sed tiu nombro falis al 692 en 1996.

Ili estis ankoraŭ observataj en Ontario kaj la Supra Duoninsulo de Miĉigano, kaj kvankam ĝi estas ankoraŭ nur rare vidata en NOk Ohio (kie restis malmulte taŭga arbaro), la nombroj de vidataj birdoj pliiĝas[7]. El 2005 malgranda nombro estas observata en Viskonsino. En 2007 tri nestoj de Kirtlanda parulio estis malkovrataj en centra Viskonsino[8] kaj unu ĉe armebazo de Petawawa[9].

La Kirtlanda parulio estas listata kiel "endanĝerita" ĉe la listo de Endangered Species Act de 1973.[10] Kvankam ŝajne ne estas pli da 5,000 Kirtlandaj parulioj ĉirkaŭ 2007 [11], kvar jarojn antaŭe ili estis nur 2,500-3,000. En la "Ruĝa Listo de Minacataj Specioj" de IUCN la Kirtlanda parulio estas klasita kiel Vundebla al formorto ekde 1994, sed poste estis relistata al Preskaŭ Minacata en 2005 pro la enkuraĝiga rekupero. Ne klaras je kioma etendo la birdoj dependas de la karibaj pinoj dum vintro; nuntempe senarbarigo en vintrejoj povas eventuale iĝi pli gravan minacon al rekupero de la birdospecio ol la situacio en ties reprodukta teritorio.[6]

La Michigan Department of Natural Resources ĵus faris optimismajn informojn pri la populacioj de Kirtlanda parulio.[12]

Ĵusaj informoj indikas, ke la populacio kreskas, sed oni sugestas ankaŭ ke la Kirtlanda parulio povus plue dependi de la homa protektado kaj interveno porĉiame.[13]

Estas Naturfestivalo pri Kirtlanda parulio, kiu estas subvenciita parte de Kirtland Community College (kiu ricevis sian nomon honore de la birdo kaj ties vivejo).[14]

Notoj

  1. 1,0 1,1 Philip W. Huber, Wildlife Biologist, USDA Forest Service
  2. Scott B. Johnson, pers. comm.
  3. Peel et al. (2007)
  4. Ray & Adams (2001)
  5. Henninger (1906)
  6. 6,0 6,1 BLI (2005)
  7. OOS (2004)
  8. USFWS (2007) (2004)
  9. CFBP (2007)
  10. U.S. Fish and Wildlife Service Species Profile for Kirtland's Warbler.
  11. USFWS: Kirtland's Warbler Census Results: 1951-2008.
  12. Michigan Department of Natural Resources, Kirtland's Warbler Populations Continue to Grow.
  13. Flesher, John, Warbler may be endangered forever, September 21, 2008, Detroit Free Press.]
  14. Kirtland Warbler Festival and links..

Vidu ankaŭ

Referencoj

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Kirtlanda parulio: Brief Summary ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Kirtlanda parulio, Dendroica kirtlandii, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica. Ĝi estas interesa specio kiu dependas nune de la homa agado pro ties survivado kaj evito de formorto.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO