dcsimg

Brunflanka laniovireo ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Brunflanka laniovireo (Vireolanius melitophrys) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de laniovireoj kiuj estas mezgrandaj birdoj kun laniecaj kapoj kaj olivverdecaj supraj partoj, kiel la resto de la familio.

Ĝi troviĝas en Gvatemalo kaj Meksiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Tiu specio montras tre rimarkindan bildon. Dekomence ĝi havas samajn olivverdecajn suprajn partojn kiel plej parto de vireedoj. En kapo estas grizeca krono kiu bluiĝas en nuko, karaktero kiun havas ankaŭ la parenca Verda laniovireo. En vizaĝo estas la kutima en la genro malhela traokula strio, kiu distingile larĝiĝas al la orelareo. Sube la gorĝareo estas blankeca al sablokolora sed trapasata de malkutima en la genro mustaĉa mallarĝa linio kiu subeniras el la bekobazo al kolflankoj. La suba brusto kaj ventro estas brunecaj. La beko estas fortika kaj lanieca, kun pli malhela supra makzelo.

Referencoj

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Brunflanka laniovireo: Brief Summary ( Esperant )