La Barba arbokoturno (Dendrortyx barbatus) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj kaj ordo de Kokoformaj.
Ĝi troviĝas nur kiel endemio en montaraj moderklimataj kaj pli malvarmaj areoj de Veracruz kaj oriente de San Luis Potosí en Meksiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj plantejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Estas simila laŭ grando kaj aspekto al la aliaj du specioj de la genro Dendrortyx, kaj ties distribuado koincidas parte kun tiu de la Longvosta arbokoturno. Tiu ĉi tamen distingiĝas pro blugrizaj gorĝareo barbaforma (de kie venas la nomoj de barbatus, "barba") kaj superokula strizono kaj pro helbruna krono. La brusto estas ruĝecbruna kaj la dorso pli malhelbruna. La beko estas tre dika baze kaj ruĝa, same kiel la ringo ĉirkaŭokula (dum la okulo estas malhela) kaj kiel la kruroj.
Oni ne konas subspeciojn.[1]
Estas malfacile videbla. Ĝi loĝas en nebularbaroj kaj deklivoj de vulkanoj malfacile atingeblaj, kiaj tiu de la Cofre de Perote kaj Beko de Orizaba.