dcsimg

Montotinamo ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La MontotinamoBonapartea tinamo (Nothocercus bonapartei) estas tipo de surgrunda birdospecio troviĝanta en montararbara humida arbaro tipe super 1,500 m de altitudo super marnivelo.

Taksonomio

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj je pli granda etendo estas ankaŭ Strutoformaj, kvankam kelkaj fakuloj atribuas propran ordon Tinamoformaj. Malkiel aliaj Strutoformaj (respektive ĉiuj Strutoformaj), la Tinamedoj povas flugi, kvankam ĝenerale, ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiu Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj Tinamedoj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[2]

Ĝi havas kvin subspeciojn kiuj estas la jenaj:

George Robert Gray identigis la Montotinamon el specimeno el Aragua, Venezuelo, en 1867.[2]

Etimologio

La specifa parto de la scienca nomo bonapartei derivas el la latina formo de Bonaparte kiel rememoro al Charles Lucien Bonaparte.

Aspekto

La Montotinamo averaĝe estas 38.5 cm longa, kaj pezas 925 g. Ties plumaro estas makuleca aŭ strieca je nigro kaj cinamo dorse kaj flugiloj kun ruĝeca gorĝo.[2]

Kutimaro

La Montotinamo estas timida tinamo kaj kutime soleca aŭ en malgrandaj grupoj de ĝis kvin. Ili manĝas fruktojn el grundo aŭ pendintajn el malaltaj plantoj, kaj foje insektojn. Ties alvoko estas ripeteca laŭta kaj profunda alvoko fare de la masklo.[2]

Dum la reprodukta sezono, la masklo kovas la ovojn kiuj povas esti el pli ol unu ino kaj povas konsisti el 4-12 ovoj. Post eloviĝo la masklo zorgas la idojn.[2]

Teritorio

Tiu tinamo loĝas en Andoj de Kolombio, orienta Ekvadoro, norda Peruo, okcidenta Venezuelo, altaj teroj de Kostariko kaj okcidenta Panamo.[3]

Habitato

La Montotinamo loĝas en montararbaroj super 1,500 m, ekzemple ĉe marĉaj areoj, kaj ĉefe densaj bambuejoj,[2] kaj ravinoj.[4]

Konservado

Tiu specio estis listita de IUCN kiel Malplej Zorgiga,[5] kaj kvankam ĝi estas ĉasata por manĝo, ties populacio ŝajnas stabila.[6] Ĝi havas loĝan teritorion de 140,000 km2.[7]

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Davies, S. J. J. F. (2003)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Clements, J (2007)
  4. American Ornithologists' Union (1998)
  5. BirdLife International (2012). Nothocercus bonapartei. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  6. BirdLife International (2009)
  7. BirdLife International (2008)

Referencoj

  • American Ornithologists' Union (1998) [1983]. "Tinamiformes: Tinamidae: Tinamous" (PDF). Check-list of North American Birds (7th ed.). Washington, D.C.: American Ornithologists' Union . p. 1 . ISBN 1-891276-00-X
  • BirdLife International (2008). "Highland Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 06 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aŭg 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Nothocercus bonapartei". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 04 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59, 62. ISBN 0-7876-5784-0.
licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Montotinamo: Brief Summary ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Montotinamo aŭ Bonapartea tinamo (Nothocercus bonapartei) estas tipo de surgrunda birdospecio troviĝanta en montararbara humida arbaro tipe super 1,500 m de altitudo super marnivelo.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO