dcsimg

Eritrino ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

Eritrinoeritreno[1] (latine Erythrina) estas genro el la familio fabacoj.

Priskribo

La arbo aŭ arbedo estas disvatiĝanta en la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de la mondo. Ĝi havas triopan folion, grandajn, fajroruĝajn florojn, ovoformajn grajnojn en plurgrajna guŝo. La grajnoj estas brile nigraj aŭ ruĝaj.

Specioj

Jen kelkaj specioj de la genro.

Pri iuj specioj:

  • La amerika specio E. corallodendron kreskas sur tropika regiono de Ameriko, altas ĝis 6m, havas 5 cm-ajn florojn, ruĝajn grajnojn, oni nomas ĝin ankaŭ koralarbo. Oni pretigas el ties malpeza ligno ŝtopilon (korkon), eskalon ks. Ĝi estas plantita anakxu por barilo.
  • La specio E. crista galli L. (kok-kresta eritrino) kreskas en Brazilo, ofta ornamplanto kun grapola infloresko el malhelaj, ĉerizruĝaj floroj. ĝia grajno estas longeta, renforma.
  • La sud-Afrika specio E. caffra (kafer-arbo) kreskas ĝis 18 m, el ties ligno oni produktas boatojn
  • La orient-Afrika specio E. abyssinica havas grajnojn, kiun oni nomas karat kaj estis por mezurado de la oro, tiel devenas la nomo karato
  • La specio E. indica (dadap-arbo) kreskasde orienta Hindio ĝis Aŭstralio. Ĝi estas uzata en sudorienta Azio por ombrado aŭ kiel apogarbo, la folio estas uzata kiel furaĝo.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Eritrino: Brief Summary ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

Eritrino aŭ eritreno (latine Erythrina) estas genro el la familio fabacoj.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO