dcsimg

Salomona blanka ibiso ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Salomona blanka ibiso (Threskiornis molucca pygmaeus), konata surloke kiel Tagoa,[1] estas distinga, nana subspecio de la Aŭstralia blanka ibiso. Ĝi estis foje konsiderata plena specio Threskiornis pygmaeus. Ĝi troviĝas nur en la insuloj Rennell kaj Bellona, en la Salomonoj de Melanezio, en sudokcidenta Pacifika Oceano.[2][3]

Kutimaro

Tiu ibiso estas tre komuna kaj vidata en grupoj de ĝis 30 birdoj laŭlonge de ŝoseoj, sur strandoj kaj en arbaroj. Ili vizitas ankaŭ vilaĝojn kie ili manĝas kun la hejmaj kokoj. Ili manĝas surgrunde senvertebrulojn. Dum la reprodukta sezono, ili nestumas en malgrandaj kolonioj en arbaraj arboj kaj en insuloj en la Lago Tegano.[1]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Bird Life. Welcome to Lake Tegano. Tegano-lake.com (2009). Alirita 2011-12-23.
  2. Australian White Ibis (Threskiornis molucca). HBW 1, p. 493. Lynx Editions – Internet Bird Collection. Alirita 2011-12-21.
  3. Lowe, Kim W.; & Richards, Geraldine C. (1991). “Morphological Variation in the Sacred Ibis Threskiornis aethiopicus Superspecies Cornplex”, Emu 91 (1), p. 41–45.
licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Salomona blanka ibiso: Brief Summary ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Salomona blanka ibiso (Threskiornis molucca pygmaeus), konata surloke kiel Tagoa, estas distinga, nana subspecio de la Aŭstralia blanka ibiso. Ĝi estis foje konsiderata plena specio Threskiornis pygmaeus. Ĝi troviĝas nur en la insuloj Rennell kaj Bellona, en la Salomonoj de Melanezio, en sudokcidenta Pacifika Oceano.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO