Cianopsito (Cyanopsitta spixii), konata ankaŭ kiel malgranda blua makao aŭ kiel malgranda blua arao, estas arao indiĝena de Brazilo. Ĝi estas membro de la tribo Arini de amerikaj papagoj en la subfamilio Arenoj, parto de la familio Psitakedoj (veraj papagoj). Ĝi estis unuafoje priskribita de la germana naturalisto Georg Marggraf, kiam li estis labore en la subŝtato Pernambuko, Brazilo en 1638 kaj estis nomita laŭ la germana naturalisto Johann Baptist von Spix, kiu kolektis unu specimenon en 1819 ĉe la bordo de Rivero São Francisco en nordorienta Bahia en Brazilo.
Tiu birdospecio estas mezgranda papago kiu pezas ĉirkaŭ 300 g, pli malgranda ol plej el la grandaj araoj. Ties plumaro estas kun variaj nuancoj de blua, kun griz-blua kapo, helbluaj subaj partoj, kaj tre markataj bluaj supraj partoj. Maskloj kaj inoj estas identaj laŭ aspekto, dum la inoj estas iom pli malgrandaj averaĝe.