Deschampsia (esperante deskampsio[1] aŭ kelkfoje hargreso laŭ la angla nomo hair grass) estas genro de poacoj el la subfamilio pooideoj. La nomo Deschampsia estas omaĝo al la franca botanikisto Louis Auguste Deschamps (1765-1842).
Ĝenerale ili estas herbotufkonstituantaj staŭdoj. La spiketoj enhavas ĝenerale du florojn (kelkfoje unu aŭ tri). Dum matureco grajnoj falas grunden kaj glumoj daŭras sur la planto.
Deschampsia (esperante deskampsio aŭ kelkfoje hargreso laŭ la angla nomo hair grass) estas genro de poacoj el la subfamilio pooideoj. La nomo Deschampsia estas omaĝo al la franca botanikisto Louis Auguste Deschamps (1765-1842).