La pantoflofloro aŭ kalceolario[1] (Calceolaria) estas flora planta genro (el familio Kalceolariacoj (Calceolariaceae)), havanta ĉ. 300 speciojn. La specioj havas diversajn kolorojn (ruĝa, bruna, flava) kaj pantofloformajn korolojn. Ili velkas post la florado (printempe). Ili travintras ĉe 6 Celsiusoj, kiu temperaturo necesas por elformado de la floroj. La burĝonoj aperas printempe (necesas 10 °C) kaj poste floras, ili estas ŝatataj ĉambraj ornamplantoj. (Dumtempe aperis la hibrido Anytime F1, kiu ne bezonas malvarma temperaturon por la burĝonoj.)
Ĝi estas moltiga planto, kiu kreskas ĝis alto de 15-20 cm. Ĝi ŝatas la regulan akvoprovizon, ne ŝatas la direktan sunlumon, la malbonan aeron (ekz. fumon, traventon). La pantoflofloro venas el Ĉilio.
Ĝi estas multigebla per grajnoj (junio-julio), ĝermado okazas kiam gradas 18 Celsiusoj.
La genra nomo signifas en la latina: ŝufaristo.
La ĝardena pantoflofloro (Calceolaria integrifolia)
La pantoflofloro aŭ kalceolario (Calceolaria) estas flora planta genro (el familio Kalceolariacoj (Calceolariaceae)), havanta ĉ. 300 speciojn. La specioj havas diversajn kolorojn (ruĝa, bruna, flava) kaj pantofloformajn korolojn. Ili velkas post la florado (printempe). Ili travintras ĉe 6 Celsiusoj, kiu temperaturo necesas por elformado de la floroj. La burĝonoj aperas printempe (necesas 10 °C) kaj poste floras, ili estas ŝatataj ĉambraj ornamplantoj. (Dumtempe aperis la hibrido Anytime F1, kiu ne bezonas malvarma temperaturon por la burĝonoj.)