dcsimg

Faraona formiko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Faraona formiko (Monomorium pharaonis) estas proksimume 2 mm granda, flava aŭ hele bruna specio de formiko. Temas pri tre konata hejma damaĝanto. Origine ĝi devenas el Indonezio aŭ el okcidenta Afriko, nuntempe ĝi troviĝas en la tuta mondo.

Diference de plimulto de aliaj formikaj specioj en unu kolonio de faraonoj troviĝas pli da reĝinoj (de 2 ĝis 200). La reĝino vivas sole tri monatojn, kio estas la plej mallonga konata tempo ĉe la formikoj. Unu kolonio povas havi centojn da miloj da unuopuloj. La najbaraj kolonioj komune reciproke ne rivalas, kio ankaŭ ne estas ĉe la formikoj kutima.

Formiko faraono estas danĝera precipe pro disportado de malsanoj kaj poluigo de nutraĵoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO